MONDOJ KAJ MALKOVRINTOJ

La usona astronomo Scott Kelly pasigis entute 520 tagojn en la kosmo, sur la internacia kosmostacio ISS kaj en la kosmopramo Discovery. En la sekva teksto li rakontas pri siaj malkovraĵoj.

„Mi lernis, ke nenio estas tiel mirinda kiel akvo. Kiam mia aviadilo nokte surteriĝis en Hustono kaj mi fine povis iri hejmen, mi faris ĝuste tion, kion mi anoncis dum la tuta tempo: mi paŝis tra la dompordo, iris tra la malantaŭa pordo eksteren kaj saltis, kun mia aviadila kostumo ankoraŭ sur la korpo, en mian naĝbasenon. La sento post jaro je la unua fojo plonĝi en la akvo, tute ne lasas priskribi sin. Mi neniam plu rigardos akvon memkomprenebleco. (…)

Ŝajnas al mi, ke mi havas intiman scion pri la tero, kiu estas barita al la plej multaj homoj – bordaj linioj, terenoj, montoj kaj riveroj. Kelkaj partoj de la tero, precipe Azio, aperas pro la aerpoluado tiel difuzaj, ke ili aspektas malsanaj, kvazaŭ ili bezonus kuracistan traktadon aŭ almenaŭ okazon ripozi. La konturo de nia atmosfero je la horizonto montriĝas tiel minca kiel kontaktlenso sur la okulo, kaj ĝia delikateco ŝajnas postuli nian protekton.“*

* el la libro de Scott Kelly: Eltenkapablo. Mia jaro en la kosmo. C.Bertelsmann, Munkeno 2018