Ivan Turgenjev
Maljunulino


Sola iris mi sur vasta kampo.

Subite mi ekaŭdis mallaŭtajn, singardajn paŝojn post mi ... Iu min sekvis.

Mi rigardis posten kaj ekvidis malgrandan, kurbitan, maljunan virinon, kiu estis tute envolvita en grizaj ĉifonoj, nur ŝia vizaĝo estis videbla inter ili: flava, sulkiĝinta, akronaza, sendenta vizaĝo.

Mi proksimiĝis al ŝi ... Ŝi haltis.

– Kiu vi estas? Kion vi deziras de mi? Ĉu vi estas almozulino? Ĉu vi petas almozon?

La maljunulino ne respondis. Mi kliniĝis al ŝi kaj rimarkis, ke ŝiaj okuloj estis kovritaj de diafana blanketa haŭteto, kian oni povas vidi ĉe kelkaj birdoj: per ĝi iliaj okuloj estis gardataj kontraŭ tro hela lumo.

Sed ĉe la maljunulino la haŭteto estis senmova kaj kovris ankaŭ la pupilojn ... el tio mi konkludis, ke ŝi estas blinda.

– Ĉu vi petas almozon? – ripetis mi. – Kial vi min sekvas?

La maljunulino donis neniun respondon, sed nur iom kuntiriĝis.

Mi deturnas min de ŝi kaj daŭrigis mian vojon. Kaj ree mi aŭdis la mallaŭtajn, egalajn kvazaŭ ŝtelirantajn paŝojn post mi.

Ree ĉi tiu virino – pensis mi – kial ŝi persekutas min? Kaj en miaj pensoj mi aldonis: – Eble ŝi perdis la vojon, – ŝi ja estas blinda, ŝi sekvas min, aŭskultante mian paŝadon, por kune kun mi atingi loĝatan lokon. Jes, jes, tiel estas. Sed iom post iom stranga maltrankvilo ekregis miajn pensojn; ŝajnis al mi, ke la maljunulino ne nur iras post mi, sed ankaŭ kondukas min, puŝas min, jen dekstren, jen maldekstren, kaj ke mi senvole obeas ŝin.

Tamen mi iras antaŭen ... sed jen, antaŭ mi, sur mia vojo, mi vidas ion nigran kaj vastan ... ian kavon … >Tombo< fulme trakuris mian penson. – Jen kien ŝi min puŝas<

Mi rapide turnas min. La maljunulino ree estas antaŭ mi ... sed ŝi vidas! Ŝi rigardas min per grandaj, malicaj, malfeliĉon antaŭdirantaj okuloj ... per okuloj de rabobirdo ... Mi rigardas de proksime ŝian vizaĝon, ŝiajn okulojn ... La sama malklara haŭteto, la sama blinda senviva rigardo.

>Ha – pensas mi – ĉi tiu maljunulino estas mia sorto – la sorto, de kiu neniu forkuros.<

>Neniu forkuros? Neniu forkuros? … Kia frenezo … Oni devas provi.< Kaj mi ĵetas min flanken, en alian direkton.

Mi iras rapide … Sed kiel antaŭe, malpezaj paŝoj sonas post mi, proksime, proksime ... Kaj antaŭ mi ree aperas la nigra kavo.

Mi ree turnas min al alia flanko … Kaj ree la sama murmureto post mi, la sama minaca makulo antaŭ mi.

Mi min ĵetas kaj turnas kiel persekutata leporo – ĉiam la samo, la samo.

>Halt – pensas mi – mi trompos ŝin! Mi iros nenien!< – kaj senprokraste mi sidiĝas sur la tero.

La maljunulino staras post mi, du paŝojn de mi. Mi ne aŭdas ŝin, sed mi sentas, ke ŝi estas tie.

Kaj subite mi vidas: la nigra makulo, kiun mi vidis malproksime, mem fluas, rampas al mi!

Ho Dio! Mi rigardas posten … La maljunulino rekte rigardas min, kaj rideto kurbigas ŝian sendentan buŝon.

>Nenia forkuro!<

Trad. Kabe

PS: Mi trovis kaj detajpis ĝin en Vilhelmo Fricke: UNIVERSALA LEGOLIBRO, Berlino 1922. La malican maljunulinon mi fotis en la kastela parko de Altenburgo. Cetere, ĉu vi jam scias, ke ankaŭ Kabe fotis pasie?

https://cezarkulturo.blogspot.com/