http://popularscienco.blogspot.de/2014/01/pri-kio-cerbumas-sciencistoj-nesolvitaj.html

3/20

Ĉu ni estas solaj en la universo?


Eble tamen ne. Astronomoj rastas la universon pro lokoj, en kiuj akvomondoj ebligas la ekeston de vivo. La serĉado etendiĝas de la satelito Eŭropo kaj marso en nia sunsistemo ĝis ĉielaj korpoj, kiuj malkproksimas de ni multajn lumjarojn. Krome radioteleskopoj "orelumas" la ĉielon. En la jaro 1977 ili kaptis signalon, kiu portis la signojn de potenciala mesaĝo. En la nunan tempo la esploristoj kapablas rasti la sferojn de fremdaj mondoj pri oksigeno kaj akvo. Ĉar en nia galaksio ekzistas 60 miliardoj da potenciale loĝeblaj planedoj, la serĉado de la eksterteruloj dum la sekvaj jardekoj ankoraŭ estos tre atentokapta.


Tradukis Cezar
el gazeto Freitag,
januaro 2014