http://popularscienco.blogspot.de/2013/06/robert-kurz-absoluta-plusvaloro-el-la.html

Robert Kurz
ABSOLUTA PLUSVALORO


(el la ekonomia kolumno de la gazeto Nova Germanio)


Tiom scias ĉiu infano: Por la kapitalistoj ne temas pri butero, eĉ ne pri kanonoj, sed nur pri la plusvaloro – egale en kiu materia formo. Plusvaloro estas „abstrakta riĉo“ (Marx), do mono kiel celo por si mem. Temas ĉe tio kiel konate pri tiu valorsumo, kiu estas produktata de la laborforto trans la kostojn de la propra reproduktado. Tio eblas per du manieroj, kiel Marx montris tion: kiel absoluta kaj relativa plusvaloro. „Absoluta“ estas la rekta pliigo de la plusvaloro per la plilongigo de la labortago aŭ per malpliigo de la salajraj kostoj; „relativa“ estas la nerekta pliigo de la plusvaloro, per tio, ke la evoluo de la produktivaj fortoj malkarigas la varojn por la vivtenado de la salajrolaboro, kaj per tio la parto de la kapitalo ĉe la valoramaso fariĝas pli granda.

La miraklo de l' ekonomio baziĝis kiel ĉiuj „civilizigaj“ elementoj en la kapitalismo sur la relativa plusvaloro. En la „fordistaj“ industrioj grandaj amasoj da laborfortoj estis profitdone uzeblaj. Ĉe tio la kapitalo pliigis sian relativan parton ĉe la valorkreado, dume por la salajrolaboristoj tamen per la malkarigo de la varoj elvenis pli da konsumo je uzovaloraĵoj. Estas vere, ke ankaŭ la momentoj de la absoluta plusvaloro ludis rolon (intensivigo de la laboro je la kurobendo), sed la relativa plusvaloro estis domina. Kiel ruboprodukto elvenis la alimentigo de la edukado, de medicina prizorgado, kulturo.

La krizo de la tria industria revolucio estas ankaŭ la krizo de la relativa plusvaloro. Per la novaj laborfortoj ne plu uzeblas sufiĉe granda amaso da laborforto profitdone. Tial la malkarigo de la varoj por la konsumo de la produktantoj ne plu sufiĉas por garantii la akumuladon de la kapitalo. La relativa plusvaloro fariĝas tro malgranda. La praktika pruvo estas, ke la kapitalo reiras al la domino de la absoluta plusvaloro. Kio ŝajne estas absurda por la kutima homa pensado, troviĝas tute en la „prudento“ de la kapitalista logiko. La akumulado estu savata per tio, ke por la restinta laborforto la labortago denove estu plilongigata, pli kreskigata la intensiveco de la laboro kaj draste redukata la protekto de laboro. Samtempe la atingita „historia-morala nivelo“ (Marx) de la reproduktadaj kostoj de la laborfortoj falu, por ke la salajroj povu sinki absolute: kulturvaloraĵoj, vojaĝoj, bonkvalita vivrimedokonsumo kaj eĉ loĝejo kun pretendoj pri ekipaĵo, ĝis nun rigardataj kiel memkompreneblaj atingoj, iom post iom estas denove „fordifinataj“ el la mezgrada vivkosta nivelo, same tiel, kiel oni krude reduktas la kampojn de la publika konsumado, nerekte financatajn el la relativa plusvaloro.

La ŝajno de la civiliziga potenco fuĝas. Kun la reveno de la domino de la absoluta plusvaloro, la kapitalo sen vualo montras la fian vizaĝon de barbareco. Sed diference de la varpormaŝina kapitalismo la mikroelektronika kapitalismo ne plu povas ensuĉi sufiĉe da laborforto. Se malpli kaj malpli da laborforto estas uzebla, ankaŭ la plej brutala ekspluato ne plu helpas – la pluvsalora amaso tamen falas. Sur la laborforta merkato tio montriĝas kiel vendoproblemo. Kvankam la varoj pli malkariĝas per la evoluo de la produktivaj fortoj, sed ne sufiĉe, por povi ankoraŭ eniri en la amaskonsumadon, sub la domino de la absoluta plusvaloro. La salajroj kaj valutinterŝanĝaj enspezoj sinkas relative kaj absolute pli rapide ol malkariĝas la varoj. Kombinon de amasa senlaboreco kaj de „produktanta povrularo“ la akumulado de la kapitalo ne povas elteni, sed al io alia la kapitalismo jam ne plu kapablas. Duraj tempoj por „realistoj“.