http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/12/cezar-kulpa-zamenhof-rimpoemo.html

Cezar
Kulpas ĉiam Zamenhof


(Bonvolu legi la versojn kiel ironion)

Kompatinda Zamenhof,
kulpas vi, se aĉas strof'!
Eble eĉ pro la konkludo,
ke vi estis slava judo.

Tial, Zamenhof, vin gardu.
ne eltombe tro do ardu.
Trovos sin ja kulpigonto
por debet' al via konto.

Kulpas ĉiam la aliaj,
kaj mortintoj estas fiaj.
Psikopat' nur agas bone,
anĝelece kaj sindone.

"Hom', rezignu pri rezisto,
pensu ĉiam pri Mefisto.
Falu ne en la kaptilon,
uzu lingvon kiel ilon!

Ne esperu pri pacemo,
pac' ne estu lingva temo!
Por sobrulo plu sufiĉu,
ke sen am' hom' superstiĉu."

Kulpas Zam, la tomb-enanto,
eĉ pri l' vant' de Esperanto.
Se la lingvo ne persistus
tiu vant' ja ne ekzistus.



PS:

Eĉ helpĝardenisto por olimpikecaj derivaĵplantoj li estu! Kvankam li certe pli preferus doni akvon al la floro "Verda stelo". Nu, egale, ankaŭ tion li "transvivos". (cez)