Nasredino
Ne havante tempon


Iam Hoĝao tro longe dormis kaj tial devis tre rapidi por ankoraŭ ĝustatempe atingi la renkontejon. Li saltis el la lito kaj kuris tute nuda tra la vilaĝo. Kelkaj amikoj demandis lin, kial li faras tion. Li respondis: „Mi devis min vesti tiel rapide, ke mi forgesis vesti min.“



tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/