http://popularscienco.blogspot.de/2013/10/la-familia-tragedio-de-wiefelstede-en.html

Najbaroj nokte aŭdis laŭtan knalon, poste la domo ekflamiĝis

La familia tragedio de Wiefelstede en Germanio kiel sekvo de ŝuldoj

Familo en Malsupra Saksio, Germanio, pro ŝuldoj tiom desperiĝis, ke ĝi ekbruligas la domon kaj mem mortigas sin ĉe tio. La patrino skribis antaŭe pri sia senkonsileco kaj troŝarĝiteco ĉe fejsbuko. Ekspertoj serĉas nun la kaŭzoj de la brulo.

Wiefelstede. Je la tago post la famila tragedio kun tri mortintoj en Wiefelstede (subdistrikto Ammerland) ĉe Bremeno vendrede brulekspertoj komencis siajn esplorojn. Ili trovu la precizan kaŭzon de la brulo, dum kiu mortis 42-jara viro, lia 46-jara edzino kaj ties sesjara filino en la nokto al jaŭdo.

La polico supozas, ke la familo pro despero pri sia ŝajne senelireja financa situacio la domon ekbrulis. Je merkredo oni devige aŭkciis ĝin. La edzino antaŭ sia morto ankoraŭ postlasis mesaĝon en fejsbuko: „Tiu, kiu plej suferas, estas nia sesjara filino. Ĉar ni metis tiom da propra laboro en la domon, ankaŭ amon, ni ne plu scias kion fari?“ En la polica raporto temas pri ŝuldosumo de 40 000 eŭroj.

Je kiu maniero oni ekbruligis la domon, kaj kiu faris tion, vendrede ankoraŭ ne estis konata. Estis certe eksplodo aŭ forta fulminado, diris polica parolanto, rezultoj de la esploroj ne atendeblas antaŭ la sekva semajno.

La obdukcio de la kadavroj tute klare konfirmis, ke temas pri la trikapa domposedinta familio. Ĉe la komenco de la fajro la du plenkreskuloj kaj la infano ankoraŭ vivis. Ili mortis per la enspirado de fumgasoj.

tradukis Donjo & Cezar laŭ dpa