http://popularscienco.blogspot.de/2013/10/tri-demandoj-al-sarah-wagenknecht_6710.html
Tri demandoj al ....
Sarah Wagenknecht,
Komunista platformo
de la partio "La Maldekstruloj"
en Germanio
Ĉu via Komunista platformo havas celojn malamikajn al la konstitucio?
Mi pensas, ke la observado pere de la ŝtata oficejo por protekto de la konstitucio estas impertinenta. Jes, ni volas ŝanĝon de la politika sistemo.Ni volas venki la kapitalismon. Sed tio ne estas rompo de la konstitucio. En la konstitucio legeblas, ke la propraĵo devas servi al la ĝenerala bonfarto. Tial la ŝtata oficejo por protekto de la konstitucio prefere okupiĝu pri sinjoro Ackermann de la Germana Banko kaj pri la ĉefoj de la energikonzernoj. Por ili gravas nur la profito. Por tio oni neniigas laborejojn kaj elrabas konsumantojn. Kun la ĝenerala bonfarto tio havas nenion komunan.
Ĉu vi ne devige devas ekkvereli kun la ŝtataj organoj, se vi celas alian socian ordon?
Certe mi estas kontraŭ la ekzistanta ekonomia ordo, ankaŭ ĉar en la kapitalismo la efektivaj ŝaltcentraloj de la potenco ne estas demokrate kontroleblaj. Sen socialismo ne povas esti vera demokratio. En la konstitucio cetere ankaŭ troviĝas la devigo pri tio, ke la ŝtato agu sociale. Tiu, kiu volas protekti la konstitucion, do prefere observu tiujn, kiuj enkondukis "Hartz 4 (jen drasta regularo kontraŭ senlaboruloj), kiuj detruas la pensiulan sistemon kaj kiuj pelas pli kaj pli da homoj pro tia politiko en la povrecon.
Oni diras, ke la maldekstra partio estas unuavice observata pro la Komunista platformo. Ĉu vi jam ricevis petojn el via partio, por ke vi agu malpi radikale?
Tio tiel ne estas ĝusta. Almenaŭ oni asertas, ke la sarlanda oficejo por protekto de la konstitucio kolektas informojn pri sinjoro Lafontaine, kiu tute certe ne apartenas al la komunisma platformo. Komprenble oni provas inciti diversajn partojn en la maldekstrularo unu kontraŭ la alian. Ni sekvus al la malĝustaj konsiloj, se ni permesus tion. Mia konvinko estas, ke la maldekstra partio ne havus futuron kiel nura plua oportunisma partio, sed nur kun klara maldekstra kaj kontraŭkapitalista sinteno.
tradukis Donjo & Cez
lau OVZ-intervjuo
de Andreas Friedrich
http://www.sahrawagenknecht.de/
Poŝtkarta saluto el nia urbo Altenburgo
-
http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/10/postkarta-saluto-el-nia-urbo-altenburgo.html
-
16 Oct 2013
NASREDINO 026: Eble li prenos vin (ŝerctraduko)
-
Nasredino
Eble li prenos vin
Iam Hoĝao devis restadi dum certa tempo en la lito…
-
15 Oct 2013
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non Commercial + no derivative
-
394 visits
Tri demandoj al Sarah Wagenknecht (Komunista platformo de la partio "La Maldekstruloj" en Germanio)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.