http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-unuan-fojon-en-amo-rimpoemo.html



Cezar
Unuan fojon en amo


Unue temis nur pri kis'
pro vet' en bus' (kaj poste ĝis!),
kiun ŝi donis lin.
Sed poste ŝi ekruĝis tre.
Li ridis laŭte post 'he, he!'
kaj certe pro fascin'.

Ŝi kveris kvazaŭ kolombin'
en flustroton': "Mi amas vin!
Vi estas en la strat' najbar''.
Rekisis li ŝin tuj kun ĉarm'.
Tra ŝia korpo fluis varm' -
por tuta frida jar'.

Li tiris ŝin al iu park'
kun fagoj grandaj sen rimark',
sed firme per la man'.
Karesoj lage sekvis eĉ ,
kaj tiam en kafej' sen streĉ'
Ŝi vibris pro elan'.

Ŝi pensis tuj, jen mia sort'!
Misteroj estas granda fort'.
Ŝi ege amis lin.
La junan viron kaptis mir',
li estis bluokula vir'.
Ŝin taksis kun inklin'.

Ne multon vidis li de l' in'
li strabis nur al ŝia sin'.
"Nu, 'as problem' pri nia aĝ'."
"Ho, Petro", estas ja ne dram'.
Ĉu pensas vi, ke estas am'?
Ĉu estas nur malsaĝ'?"

Sed Petro diras kun kontent':
"Vi estas bela kirlovent'.
Jen kis' al via man'."
Kaj Anna ridis kun plezur'.
Ŝi sentas sin sur alta tur'
kaj estis plu infan'.

Ne aŭdis ŝi jam pri adult';
por Petro estis granda kult'.
Ne sciis ŝi pri lia spec'.
Ŝi amis je l' unua foj'
ne sciis do pri l' larma roj'
en valo post blindec'.