Cezar
Sorĉokanto kontraŭ la kancero
(por Paula P. kaj ĉiuj, kiuj suferas je kancermalsano)
„Ha, mi nun trovis vin ĉe l' fin'.
Ho, mia kara, ludu kun mi,
mi volas esti kunul' por vi."
Kancer' ŝteliĝis jam en ŝin.
„Ne, kanceret', malbenas vi.
Kunul' ne estu, kaj ne al mi!
Foriru tuj, foriĝu haste;
la kuracist' vin punos draste.“
„Ho, karulin', mi amas vin,
permesu en la liton min!
Prefere kuŝus mi ja, damo,
ĉe via kor' en unu mamo.“
"He, kanceret', nun post admon',
mi sorĉas bufen vin al ŝton'.
Sur l' grund' de l' pasinteco kuŝu
kaj min neniam ree tuŝu.
Abrakadabro! Finon! For!
Fariĝu ŝtona buf' de l' hor'!
Neniam plu al mi revenu!
Sed post sep montoj morte svenu!
Pro mank' de am' la kanceret'
ekmortis tuj kaj kun diskret'.
La aĉa buf' el ŝton' diskrevis,
neniam plu pri mamo revis.
Sign-in to write a comment.