http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/scirocco-sed-miaj-onjoj-diras.html



Scirocco
Sed miaj onjoj diras

(poemversio de la kantotraduko)


Mi amas vin,
tre klaras la mesaĝ'.
Tre belas vi
kaj plenas eĉ de saĝ'.

Vi plaĉas min,
sed ne nur pro l' harar'.
Mi amas vin
nun jam dum tuta jar'.

Sed miaj onjoj diras:
"Lasu de l' knabino,
tro longas la hararo,
tro kurtas ŝia jup'."

Kaj plaĉas min,
ke seriozas vi
kaj ridas plu
kaj kiel dancas ni.

De nia am'
mi pli komprenas min.
Necesas vi,
mi ne plu lasos vin.

"Ne estu kun la knabo",
diras ŝiaj onjoj.
Li ludas ja en ĵazband',
kaj krome eĉ kun bru'.

Mi aŭdis ke,
necesas la respekt'
al onjodir'
kaj tute ne neglekt'.

Mankas respekt',
jen ili kulpas mem;
la onjoj mem
fariĝis la problem'.

Mi amos plu la karan,
ni kunestos ĉiam,
ĉar scias niaj onjoj
nenion ja pri ni.

PS: Jen la kanto.