http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-in-formo-rimpoemo-por-poemo-de.html


Cezar
In-formo


Kurb' matematika
estas faktindika.
Sed la kurboj inaj
estas sortdestinaj.

Pli ol nur informo
el polica normo
estas formo ina:
kurbmister' senfina.

PS: Por la poemo "Kvina triangulo" de Paŭlo Nascentes.