http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-la-diablo-prozpoemo.html


Cezar
La diablo


Li estas unu el la kompatindaj figuroj,
kiuj delonge mortis, kaj kiuj tamen
devas vivi plu, ĉar oni forgesis
entombigi ilin.

Jam en la fabeloj li estas tiu,
kiu ne gajnas la ludon.
Kun vosto kaj ĉevalhufo
li triviĝis, fariĝis ŝercfiguro,
simpla ridindulo.

Enua li estas kiel Dio
kaj tiel nedanĝera kiel
la ebriuloj en la tavernoj,
kiuj pro frustracio reciproke
draŝas seĝojn kaj bierbotelojn
sur la kapojn.

Kiel Mefisto li ne plu estas akceptebla,
ĉar li fariĝis multe tro spirita.
Kaj kiel inferhejtisto sur la Mortula Ŝipo
li estas diletanto, ĉar li havas
multe tro da kulturo.

Rigide ekstermoda estas

la maljuna sinjoro Volant,
kaj tial delonge alternita de multe pli
senskrupulaj mastroj de l' hororo,
kiuj transprenis la negocon de l' veterano.