Cezar
La Orienteksprestrajno kaj la surkapiteco de l' mondo

Jen poŝtmarko trovita en interŝanĝa renkontiĝo de poŝtmarkaj kolektantoj, kiuj vendas belegaĵojn por tielnomata mankiso, ĉar ili ofte ne tre interesiĝas pri beleco, sed nur pri la valoro de poŝtmarkoj. La plej multekostaj poŝtmarkoj estas ofte la plej aĉe aspektantaj, jam Marks menciis trafe, ke la mondo staras sur la kapo, tia troigita valorĉasado estas bona ekzemplo por tio. Kiam oni ekkolektos poŝtmarkojn nur pro ties spriteco kaj beleco? Certe nur en transkapitalisma socio. Ĉu tio ekestos iam? Mi dubas pli kaj pli pri tio. Ŝajne ni, la homoj, estas vere nur la rezulto de naturakcidento. Se ni iam mankos surtere, Tero perdos nenion pro tio, eĉ male. Tamen kelkaj homoj kaj tutaj popoloj kreis grandiozajn aĵojn kaj aferojn. La Orienteksprestrajno estas unu el ili. (cez)


PS:
Artikolon pri la temo Eksprestrajno vi trovas ĉi tie:
https://www.ipernity.com/blog/28475/395836