Antaŭ la preĝejo

Fruaj duboj

Impresite sekvis Sam al la klarigoj de S-ino Horr kiam, ŝi atentigis la lernantojn pri la biblia diro „Petu, kaj estos donite al vi.“ Se iu serioze kaj kun forta deziro petas ion, oni ekaŭdos ties preĝon! Tion Sam volis testi tion. Li sopiris la spickukojn, kiujn la bakista filino Margaret Kooneman ĉiumatene kunportis en la lernejon.

Kaj efektive, la spickuka peco, aliatempe ĉiam bone gardata, kuŝis en lia mankaptebla distanco, kiam Sam rigardis supren de sia fervora preĝo. Tio konvertigis lin! Sincere kaj pli ofte ol ĉiu alia en la vilaĝo, li preĝis en la sekvaj tagoj pri tio kaj ĉi tio. Sed eĉ ne unufoje ofertiĝis denova okazo ŝteli aviditan spickukaĵon, kaj oni tute ne parolu pri la aliaj deziroj. Sam konkludis el tio: Kiu atente observadas siajn spickukojn, tute ne devas okupiĝi pri la preĝoj de la aliaj.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro:
"Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/