http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/05/phil-bosmans-saluton-kara-kunhomo.html


Phil Bosmans


Saluton
kara kunhomo


Saluton, kara kunhomo.

Uzu vian tempon por feliĉi.
Vi estas promenanta miraklo
sur tiu ĉi tero.
Vi estas unika,
neanstataŭigebla.
Ĉu vi scias tion?
Kial vi ne surpriziĝas,
ĝoĵas, miras,
pri vi mem
kaj pri ĉiuj aliaj
ĉirkaŭ vi?
Ĉu vi trovas tion tiel simpla,
tiel memkomprenebla,
ke vi vivas,
ke vi rajtas vivi,
ke vi ricevas tempon
por kanti kaj danci,
por feliĉi?
Kial do perdi tempon
en senssenca postkurado
de mono kaj posedo?
Kial maltrankviliĝi
pro aferoj morgaŭaj kaj postmorgaŭaj?
Kial disputi, enui,
droni en sensenca distriĝo
kaj dormi dum la suno brilas?
Kviete prenu vian tempon
por feliĉi.
Tempo ne estas autoŝoseo
inter la lulilo kaj la tombo,
sed spaco
por parki en la suno!

PS: movado-sen-nomo.kunvivanto.de/index.html


Phil Bosmans

Sei gegrüßt
lieber Mitmensch,


Sei gegrüßt, lieber Mitmensch.
Nutze deine Zeit um glücklich zu sein.
Du bist ein spazierendes Wunder
auf dieser Erde.
Du bist einzigartig,
unersetzbar.
Weißt du das?
Warum bist du nicht überrascht von dir,
freust dich nicht, wunderst dich nicht
über dich selbst
und über alle anderen
um dich herum?
Findest du das so einfach,
so selbstverständlich,
daß du lebst,
daß du ein Recht hast zu leben,
daß du Zeit erhältst
um zu singen und zu tanzen,
um glücklich zu sein?
Warum also Zeit verlieren
beim sinnlosen Nachlaufen
des Geldes und des Besitzes?
Warum sich beunruhigen
über Angelegenheiten von Morgen und Übermorgen?
Warum disputieren, sich langweilen,
sich in sinnloser Zerstreuung ertränken
und schlafen während die Sonne scheint?
Nimm dir still deine Zeit
um glücklich zu sein.
Zeit ist keine Autobahn
zwischen Wiege und Grab,
sondern ein Raum
um in der Sonne zu parken!

PS: Wir, Dorothea und Hans-Georg Kaiser, haben den Text aus dem Esperanto übersetzt, also nicht aus dem niederländischen Original, um einmal zu zeigen wie gut Esperanto als Brückensprache taugen würde, wen man sie nur dafür nützte. (hgk)

Donjo kaj mi tradukis el Esperanto germanen, do ne el la nederlanda originalo, por foje montri, kia bonega pontolingvo E-o estus, se oni ĝin nur uzus por tia celo! Sed eĉ sobraj kapitalistoj estas plenaj de antaŭjuĝoj, bedaŭrinde.Tial la ege moderna E-o kutime ne estas uzata por peri tekstojn por komercaj kaj aliaj celoj. Esperanto kiel "interlingvo" estus tre utila afero. Iam Guglo (google) havos tian tekstarkivon, sed kiam ili komencos tion konscie? Kaj kiel oni povus subteni ilin por tia projekto?

Donjo kaj mi cetere ankaŭ pensas, ke niaj tradukoj de B.Traven, estos uzataj por tradukoj de Traven en pluajn lingvojn.Tio estas tasko, kiun nur Esperanto vere bone povas plenumi.(cez)