Germana Esperanto-Asocio - Filio por Kulturo kaj Klerigado
kaj Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo
esperanto-zentrum@web.de Tel. 05521-5983 10.03.2013

Koran saluton,

1) okaze de la Internacia Virina Tago ni kore salutas vin el Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo.

2) Okaze de la Internacia Virina Tago ankaŭ virinoj el la Esperanto-Centro ricevis inviton per la urba administracio. Okazis granda festkunveno en hotelo "Englischer Hof" kun kulturprogramoj kaj prelegoj.

Honora gasto estis la nova ministrino por kulturaferoj sinjorino Fraŭke HEILIGENSTADT de la germana federacia lando Malsupra Saksio (Niedersachsen).

Ankaŭ delegacio de Germana Esperanto-Centro: Zsofia Korody, Ewa Kukielka kun filino Estera, Gundula Kitzig kaj aliaj ĉeestis.

La urba sekretariino s-ino Angelika Kiep informis la ministrinon, ke Herzberg nun estas "la Esperanto-urbo" kaj, ke la ĉefo de Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo urbestro Gerhard Walter mem jam parolas kaj uzas Esperanton.

Zsofia Korody salutis je nomo de GEA kaj ICH kaj informis la ministrinon Fraŭke Heiligenstadt pri multaj sukcesaj Esperanto-aktivecoj.

La ministrino diris, ke kiel junulino ŝi foje mem ekokupiĝis pri Esperanto kaj ke ŝi havas pozitivan opinion pri Esperanto.

Zsofia Korody invitis ŝin al la Internacia Instruista Kongreso je mezo de julio 2013 al Sieber (la bela montara vilaĝo Sieber estas urboparto de Herzberg).

Afablajn salutojn
de Petro Zilvar

--

esperanto-urbo.de (multlingva)

Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983

www.herzberg.de
ic-herzberg.de (kun fotoalbumo)

Esperantourbo Herzberg en ipernitio
https://www.ipernity.com/home/43336

http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_tago_de_virinoj