http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/03/georg-kreisler-la-silento-satirotraduko.html



Georg Kreisler
La silento

Iu telefonas kaj diras ion tre indignigan, kaj la alia silentas. Neniu iras en la ministerion, trademandas sin ĝis la ministro pri internaj aferoj, eniras kaj krias: „Vi estas fia rato!“ Se parolas la edzino, jen silentas la edzo. Se parolas la patrino, jen silentas la infano. Oni mangestas malŝate. Oni intence ne aŭdas ion. Kelkaj homoj parolas unufoje kaj silentas poste dum la resto de sia vivo. La viroj sidas en la bierejoj kaj silentas antaŭ la biero. Ili sidas ĉe la rezervita tablo por regulaj gastoj, ludas kartojn kaj parolas pri la kartludo. La edzinoj staras en la domkoridoro kaj konsentas reciproke. Parolante ili silentas. Tiu, kiu diras ion, mensogas.

Ni rigide gapas en la mondon kaj komprenas nenion. Ĉu ĝi iam estis bela? Estis noktoj, en kiuj oni silentis pro kortuŝiteco. La kortuŝiteco perdiĝis. Ni planas la laboron, kiun iu ŝajne de ni atendas. Ni parolas pri la laboro. Poste ni iras silente hejmen, ĉar la parola partnero faras la saman. Ni diras, ke la manĝo bongustas, ĉar ĝi ja bongustas. Nenio utilas por io.

Vespere ni parolas tion, kion jam ĉiu scias. Enlite ni estas lacaj. Kelkfoje ni sonĝas pri la propra kvieto. Poste ni vekiĝas, sed anstataŭ krii, ni dormas plu. Ni sakras en nia aŭto, kie neniu aŭdas ĝin, ni sakras en nin mem. Ni sakras al tiuj homoj, kiuj retenas tion por si. Tiu, kiu diras nenion, ne rifuzeblas. Se alia diras ion, ni kondutas atendeme. Ni ne aŭskultas al alia. Ni havas orelojn por la kvieto. Tiu, kiu scias ion, ĝenas. Tiu, kiu parolas, estas nia malamiko. Tiu, kiu krias, fermtenu la buŝon. Tiu, kiu krias, estu arestita. Prizonoj estas profundaj.

Ni skuas la kapojn. Ni miskomprenigas nin reciproke. Ni forgesas la ĝustan esprimon. Ne koncernas nin. Ni demandas nevolonte. Ni respondas volonte. Ni havas iun apud ni, kun kiu de tempo al tempo oni povas ŝanĝi kelkajn vortojn. Ni fidas al tio, kion ni vidas. Unu viro, unu opinio. Tion neniu povas nei. Ni plenumas nian laboron, ion alian ni neniam celis – tio signifas: ni ja celis ĝin, sed poste intervenis tiom da aferoj. Oni ne povas kuri kontraŭ muro kun la kapo antaŭen.

Oni pafas ie. Ni intence ne aŭdas tion. Ni rigardas konfuze al la aliaj. Ni iel savos nin. Ni savis nin ĉiam iel. Se oni silentas, ĉio iras bone. Diplomatio estas la filino de la kristalvazo. Dum nia tuta vivo ni silentis pri kiu ajn jesigo kaj amen. Ni laŭte kaj bone aŭdeble diris nenion. Tion oni honorarios al ni.

Tute malofte oni aŭdas vorton el la foro. La vorto estas 'milito'. Kion fari? Eble ĝi proksimiĝas. Espereble ne! Ni demandas, ĉu ĝi proksimiĝas. Tion ni ne estu demandintaj. Oni evitu ĉiun malagrablaĵon. Oni diras, ke ni iru en la militon. Tion ni ne volas, sed ĉiuj iras, do ankaŭ ni kuniras en ĝin. Eble tio estas bone tiel, sed eble ne, kiu decidu tion? Ĉu iu diris ion? Kompreneble ne! Tio estis ĉiam tiel.

tradukis Donjo & Cezar