Hans-Georg Kaiser
Ino

Ino estu ino
kaj ne nur vir-ino.
Eĉ ne plu edzino,
kaj ne sinjorino.

Estas preskaŭ krimo.
Stulto ja sen limo!
In' ne estas ŝtipo
kaj ne vira ripo.

Ino estu ino
ne dependviktimo.
Sed plu virreĝimo
regas kun sublimo.

Ino estu ino
kaj sen vir' sur l' sino.
Se ne plaĉas ino,
kial ne ulino?


Rimarkoj

Pro manko de ĝenerale rekonataj alternativoj kaj por ke oni lingve komprenu nin, Donjo kaj mi plu uzas vortojn tiajn, kiajn edzino, sinjorino, ktp....sed ni ĝojus, se oni pli ofte pensadus pri alternativoj.

La vorton ino ni uzas jam senĝenite, ĉar ĝi estas komprenata kuntekste kaj eĉ jam rekonata parte.

Sed estas plu la demandoj kiel oni nomu sendiskriminacie: patrino, knabino, fraŭlino, sinjorino ks. sen daŭre per tio sugesti, kiel tio ĝis nun okazas, ke inoj estas kvazaŭ nur la ripa parto de viroj. Tio estas primitiva imago kaj tute nescienca.

Donjo kaj mi pensas, ke tiaj gravaj vortoj kiel patrino, filino ktp. nepre bezonus proprajn vortojn, tiel kiel tio estas kutima en multaj lingvoj. Pro tio Esperanto ne mortus, kiel kelkaj imagas tion. Kaj ankau la vortaroj ne ŝvelus senfine.

Se oni diras germane Mannfrau (virino), analoge al Esperanto, tio estas apenaŭ ĝuste komprenebla. Germane oni pensus, ke temas pri ino kun viraj ecoj aŭ eĉ pri turpa ino. Kial ni permesas al ni tian ridindaĵon en Esperanto, nur ĉar Z proponis ĝin en alia kaj preskaŭ senfeminisma tempo? Mi pensas, ke Zamenhof en la nuna tempo estus la unua, kiu serĉus alternativojn por certaj diskriminaciaj in-vortoj. Zamenhof ne estis virviro, tute male, li estis tre fajnsenta homo, kiu mokis kaj ofendis neniun, eĉ ne siajn malamikojn kaj tute ne inojn. La nocio "virino" ekestis ĉe li NUR pro lingoekonomiaj kaŭzoj, por ŝrumpigi la naciajn vortaregojn al E-a vortareto. Donjo kaj mi konscias, ke bazaj lingvaj principoj de Esperanto estas tuŝataj, se oni volas forigi la diskriminaciajn vortojn virino aŭ edzino aŭ patrino, sed kion fari? Ĉeokaze oni devas deflankiĝi de la rekta linio por atingi certan celon. (HGK)

La nocio "ulino" pro diversaj kaŭzoj, antaŭ ĉio pro amaspsikologiaj, tute ne estas uzata, laŭ nia kompreno tio estus bonega neŭtrala nomo, se oni volas havi konkretan nekoncizigitan nocion por "ino".

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/