Ret Marut
Ĝentileco de la reĝoj


La alia estas ĉiam mia ĝismorta malamiko, kaj mi estas lia. Ni estas ambaŭ nur tro ĝentilaj diri tion reciproke malkaŝe.

Tial la ĝentileco estas la ununura rimedo ebligi la kunvivon de la homoj entute.

Mi konkludis tiun ŝajne brutalan aserton plej simple.

Ie ekzistas du ŝtatoj priloĝataj de tre fervoraj homoj, jen ŝtatoj, kiuj koncedas eĉ ne pizon sur la muro reciproke, kvankam por ambaŭ ekzistas tute sufiĉe da pizoj. Kaj tial, se unu el la ŝtatoj konstruas du kirasŝipojn, tiukaze tio estas por la alia ŝtato sufiĉe da kaŭzo por konstrui kvar kirasŝipojn kaj unu torpedoŝipon, pro kio la alia sentas sin devigita konstruigi ses kirasŝipojn kaj tri torpedoŝipojn, kio estas la kaŭzo por la alia konstrui ok kirasŝipojn ktp. Kaj tiel tio iras de tiam seninterrompe. Jen okazis al unu el ili, ke unu el ties plej novaj, plej bonaj kaj plej grandaj kiraŝipoj ĉe manovro per puŝo kolisiis kun rokklifo, tiel, ke ĝi disrompiĝis enmeze kaj perdiĝis sen revido, dum tio mortis pli ol kvarcent kaj kvindek maristoj. Kiam la reĝo de la alia ŝtato aŭdis tion, oni povis supozi, ke li ĝojas pri tio.

Sed li faris la precizan malon. Li sendis al la reĝo de la ŝtato, kiu estis trafita de la malfeliĉo, telegramon: ‚Reĝa frato mia! Mi kaj mia tuta popolo funebras kun vi pri la perdo de via plej bela ŝipo; kaj niaj ploroj intermiksiĝas kun tiuj de via fiera popolo, kiu priploras la heroan morton de tiom da bravaj kaj kuraĝaj marsoldatoj!‛

Tuj alvenis la responda telegramo: ‚Reĝa frato mia! Viaj tiom koregaj vortoj dum mia profunde sentata doloro senfine bonfartigis min. Mi dankas al vi en la nomo de mia funebranta popolo pro via korega kaj sincera kunsento!‛

La ŝtato, kiu ne estis trafita de la malfeliĉo, tuj konstruigis dek du kirasŝipojn kaj dekok torpedoŝipojn.


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla en klubvespero

el Brikofaristo ) 2-a jaro, kajero 5-6-7-8 / 9-a de novembro 1918

Rimarko:
La satiro estis verkita kaj publikita antaŭ la unua de aŭgusto en la jaro 1918 „Ĝi ne perdis ion je vero“, konstatis jam Ret Marut mem en sia kontraŭmilita gazeto „Brikofaristo“, kie li reaperigis la satiron.

https://traven-esperanto.blogspot.com/