http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/06/blazio-vaha-ce-danubo-poemo-poemkomento.html


Blazio Vaha
Ĉe Danubo

Ĉe Danubo,
aŭtune de la jaro 2011


Jam la ponto Margareta
ĉe l' insulo Margareta
duonpreta... estas preta.

Ĉe "la perlo de Danubo",
ĉe l' insul' de Margareto
nun aperas nova nubo,

nova dubo pri l' malsubo.
Pri sekretoj tre sekretaj,
pri sekreto pli sekreta,

pri l' sekreto de l' sekretoj
- pri raketoj aŭ pri kretoj -
tre diskrete, maldiskrete -

sekretistoj sin kontrolas
reciproke: kiu ĝuste,
refuŝante, nun ĉefrolas.

(versio iom modifita la 3an kaj la 4an de Decembro 2011a)

Glosoj, notoj

la insulo de Margareto - la insulo Margareto, la insulo Margareta, la iama "Lepor-insulo": kun bela parko por ripozado, agrabla loko kun banejoj, amuzejoj nun; kun ruinoj de klostro, kie vivis Sankta Margareto, filino de la hungara reĝo Adalberto la Kvara (Béla, la Kvara).

http://eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Margareta_de_Hungario

Lepor-insulo - pli frua nomo de Insulo Margareto. La pli frua nomo estas konata el la kodekso pri Margareto (Hungare: Margit-legenda), kaj ekzemplle, ankaŭ el poemo de Endre ADY (elp adi aŭ odi).

Margareto (ĉi tie) - hungara reĝidino vivinta sur tiu insulo kiel knabino kaj juna monaĥino. Ŝi estas ĉefa persono en konata kodekso (La legendo pri Margareto). Ŝi kaj "ŝia insulo" estas simbole gravaj por hungaroj kaj por la ĉefurbo de Hungarlando.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Margareta_de_Hungario

Sankta Margareto estas ankaŭ unu el la gesanktuloj de la hungara Arpad-a Dinastio.

http://eo.wikipedia.org/wiki/%C3%81rp%C3%A1d-dinastio

kreto (ĉi tie) - skribilo en multaj (malnovaj kaj nunaj) lernejoj, kiun eble post kelkaj jaroj, novaj infanetoj, eĉ ne konos. Krom skandaloj financaj, komercaj, ekonomiaj, en Hungarlando estas nun ofta temo ankaŭ reformoj en la eduka sfero. Tamen: oni samtempe plendas pri nepublikeco de materialoj pri (la?) planataj reformoj kaj diskutoj pri la temo, de tempo al tempo. Tiuj diskutoj ne estas finitaj, ĝis hodiaŭ...

La perlo de Danubo - almenaŭ hungaroj ŝatas nomi Budapeŝton "la perlo de Danubo". Jen estas frazo en "Lingvo Internacia Esperanto 2, daŭriga kurso", lernolibro de Esperanto, verkita de István Szerdalhelyi (serdaheji, iŝtva:n), paĝo 119.

"Dekkvina leciono

A

La perlo de Danubo

Trafe oni nomas Budapeŝton, la ĉefurbon de Hungario tiel, ĉar malmultaj urboj de la mondo prezentas tiom da belaĵoj, kiel ĝi."

La poemeton mi korektis laŭ sugestoj de Cezar, dankon! Mi ankaŭ modifis kaj plilongigis ĝin, iom...

Cezar
Optimisma poemeto


Ĉe Danubo kaj sen dubo
ĵus ekregas homa rubo.
Registaroj ofte plagas
kaj tutcerte kelkaj blagas.

Sed Danubo tamen fluas,
eĉ se fulmotondro bruas.
Montras tio do sen dubo,
ĉio pasas, ankaŭ rubo.



Endre ADY (adi): Legendo pri Sankta

Margareta (tradukita de Tibor PAPP)

Legendo pri Sankta Margareta

(hungare: Szent Margit legendája)

Al mi konfesis Lepor-insulo
Sekreton en mallaŭta noktofin:
Iris de reĝ' en monaĥinejon
Margareta, blankĉasta reĝidin'.

La sonĝulinon, obtuzan krion,
Pro bruska vorto kaptis sveno-fal'.
Kaj rajdrapidis tra l' reĝa korto
Sovaĝatake taŭzita virar'.

El okcident' ŝi iun atendis.
Ne long-liphara, bruema grandul',
Sed sent-ema, kantema li estu,
Ineska. larmema vag-trubadur'.

Ŝi atendadis kun kor' senmova;
Bruis burgo, ĉiu kumana vir'
Rajd-venis kun fieraj hungaroj,
Sed foris mallaŭta sonĝ-kavalir'.

Danub-flanken ja neniam venis
Zum-kantema, mol-kisanta junul'.
Pro ofer' al Jesu' Margareta
Drame mortis sur la Lepor-insul'.

1907

tradukis: Tibor Papp (2002)

Notoj:

1) Mi estas kopiinta ĉi tion el Vikipedio, dankon al la produktinto kaj redaktintoj!

2) Endre ADY estas fama hungara poeto, grava kontribuinto, interalie al la literatura revuo Nyugat (njugat) 'Okcidento', unu el ĝiaj plej karakterizaj personoj

3) Tibor PAPP, Hungara esperantisto el Debreceno, redaktadis la revuon Debrecena Bulteno. Li tradukis multe el la literaturo Hungara.

4) Debrecena Bulteno:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Debrecena_Bulteno


5) Debrecena Bulteno (numeroj)
http://www.debrecenabulteno.tk/

PS: ĉerpita el la blogero de Blazio Vaha.