http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-lasu-min-en-paco-rimpoemo-por.html


Cezar
Lasu min en paco

(poemo por erinacoj)

"Lasu min en paco!"
krias erinaco
sur la urboplaco
kun granda aŭdaco.

Sed la aŭto ridas,
tiom pli rapidas.
La gvidisto gvidas.
Li tute senbridas.

Sekvas laŭta knalo,
krioj, splitoj, falo:
"Besto! Ve! Vandalo!
Ho, jen! Ĝi! Skandalo!"

"Lasu min en paco",
flustras sur la placo
eta erinaco
kun sanga grimaco.