Printempaj floroj -
sekretoplenaj heroldoj
sekretoplenaj heroldoj
Ebriige dolĉaj odoroj, saturitaj koloroj, varmaj briloj de Suno: estas printempo kaj ĉie vekiĝas la vivo denove. La unuaj printempaj heroldoj, naturmirakloj, plenaj de sekretoj, ekfloras.
Magnolio, elspiro de amo
Floroj aspektantaj kiel plej fajna porcelano , kun ebriiga odoro: la rigardo al la floroj de magnolioj en la praa Ĉinio estis privilegio nur por la imperiestro mem. Nun ĝi validas kiel signo de ina beleco kaj kiel simbolo de eterna amo.
Narciso - la sekreto de l' feliĉo
Neniu floro tiel rapide feliĝigas kiel la narciso. Ĝia lumanta flavo efikas al la feliĉigtereno de la cerbo. (Nucleus accumbens) Ĝi efikas humurplibonige kaj kontraŭdeprime.
Hiacinto - la floro de l' dioj
Ĝi estas nomata laŭ la greka legenda heroo Hiakintoso. Pro malfelico murdis lin lia amato, dio Apolono. El ties sango la funebranta dio ekestigis la hiacintojn.
Blanka anemono - odoranta manĝejo
Tapiŝoj de florantaj blankaj anemonoj dorlotas elmalsatigitajn insektojn. Ilia dolĉa nutriga nektaro certigas al abeloj, kokcineloj (Maria-skaraboj) la transvivon en ankoraŭ ne tre nutrigaj pejzaĝoj.
Tapiŝoj de florantaj blankaj anemonoj dorlotas elmalsatigitajn insektojn. Ilia dolĉa nutriga nektaro certigas al abeloj, kokcineloj (Maria-skaraboj) la transvivon en ankoraŭ ne tre nutrigaj pejzaĝoj.
Lekanteto - floro de l' lumo
Kiel lekantetoj rimarkas, kie troviĝas Suno? Ili povas rigardi. La specialajn ĉelojn de ilia "interna okulo" ili turnas optimume al Suno. Planthormonoj stiras la tutan proceson.
Krokuso - kun la forto de Suno
Kial krokusoj floras ankaŭ en la neĝo? Neĝo respeguligas sunlumon, la malhelaj krokusfloroj absorbas ĝin. La varmon ili redonas, la neĝo degelas, tiel ili gardas sin ankaŭ kontraŭ froston.
Galanto - la miraklo de saniga kuraca forto
La delikataj plantoj, la neĝboruloj, fariĝis esperportanto de la medicino. Galantoj entenas la venenon galantamino, kiu estas mirakla ŝtofo. Li redonis al alchejmeraj malsanuloj la memoron, la lingvon, kaj la kapablon de l' orientiĝo.
Tulipo - perfekta beleco
Tulipoj ŝajne konas la sekreton pri beleco. Ĉiu florofolio staras en angulo de 137,5 gradoj al la najbara. Tiun rilaton ni perceptas kiel precipe belan.
Migdalfloro - inspiro al geniulo
La migdalfloroj en Majorko printempe ĉiufoje denove ensorĉis Frederikon Chopin, kiam li loĝis sur tiu insulo. Ilia spirforraba beleco inspiris lin al unikaj komponaĵoj: muziko por la eterneco.
Herbeja kardamino - delikata floro plena de povo
La herbeja kardamino plimultiĝas kiel dinamito. Se maturiĝas la semosilikvoj, kreskas la premo en ilia interno ĝis eksplodece malfermkrevas la vandoj, la semoj estas disŝprucigataj ĝis distanco de kvar metroj.
tradukis Donjo & Cezar laŭ artikolo de la tv-gazeto "Aŭskultado kaj vidado" (3/11) La fotojn ni mem aldonis.
Sign-in to write a comment.