Stanislav Schulhof
(1864- 1919)
Desperanto
Dolĉe sonas via nomo,
ho Espero! nia bela vorto!
En la nokto plena je sopiro
vi, Espero, estas eliksiro,
sed nur eliksiro sen la forto.
Kontraŭ ĉio estas vi rimedo,
kiel kontraŭ superakvo muro,
sed vi estas sabla bariero,
ĉiam disfalanta en aero,
sed ni kredas je vi sen murmuro.
Tre agrabla vere estas sonĝo,
ankaŭ sonĝo pri la estonteco,
pri senĉesa homa harmonio,
unu amo, unu familio,
- sukeraĵo por la infaneco.
Ni atendas vane tempon belan,
kiam regos sole via nomo.
En eterna monda karuselo
vi Espero restos ĉiam stelo,
ĉiam malproksima por la homo.
Eĉ se iam jena tempo venos
post jarmiloj, kaj post miliardo,
tiam ree homon batos homo,
sed li batos lin en via nomo -
ankaŭ kun la stelo sur standardo.
En kies brusto ne estas du animoj? Unu de optimisto, kaj unu de de desperulo, de profunda malesperulo? Ni estas tiel disŝiritaj kiel la tempo, en kiu ni vivas, kun unu piedo ni estas en la paradizo, kun alia piedo en la marĉo de nia tempo. Neniu povas eviti tion, ni ĉiuj estas koncernataj.
Tamen poeto devas porti en si la eternan krion pri libero de ĉiuj turmentoj, li devas esti voĵpretiganto en la landon Utopio, alie li estus nur mensogisto. Homo sen valoro por la homaro.
Schulhof suferis je la mondo, ĉar li amis profunde Esperanton, li vidis la gigantajn eblojn por la homaro, sed li vidis ankaŭ la danĝerojn, estontecajn militojn , li vidis, ke homoj tro ofte ne pretas iri komunuman vojon, sed prefere mortigas sin reciproke, tial Schulhof estis granda poeto, ĉar li envortigis tiujn problemojn, ĉar li montris nian disŝiritecon.
Tiu poemo estas en vero provoko, li JA VOLAS; KE NI PROTESTU, li ja volas, ke ni diru: Ne estu tiom profunde pesimisma, Esperanto-amiko, ni ja atingos la celon en gloro, la homaro estas forta! Li estis kuracisto, li sciis, ke certa dozo da troigite kruda pesimismo povas venki profundan depresion.
Bone notu, kiam la poemo estas verkita! Li jam sentis la Unuan Militon en sia aŭgurista animo, kiel ne esti pesimisma en tia momento?!
Sign-in to write a comment.