La plej novaj mesaĝoj
el la barelo de Diogeno
Ĉar La barelo de Diogeno nun ankaŭ jam kun- kaj malkunmeteblas, la kosmopolitoj ekde nun povas kunporti sian loĝejon ĉien, kio estas tre praktika kaj utila por mondovaguloj, kiuj volas ŝpari hotelkostojn. Krome, ĉion ĉi, kion homo bezonas, li havu en kaj ĉe si, ĉu? La kosmopolito Diogeno certe estus ĝojinta pri tiu kunportebla barelo. Iom pli granda la barelo devus ja esti, jes ja, konsentite, sed tion la firmao Cleverwood certe priatentos post sufiĉe oftaj tiucelaj deziroj. (cez
PS: Bildstria versio kun angla teksto: "Diogenes" desegnis Eric Fama C.
LIGOJ
- Diogeno en Vikipedio
- Diogeno kaj Aleksandro (Kabe, anekdoto)
- Diogeno nun (Kaiser)
- Intervjuo kun Diogeno (Kaiser)
- La kun-kaj malkunmetebla barelo de Diogeno (Kaiser)
- Diogeno (Szilagyi, rimpoemo)
- Pri kosmopolitismo (Kaiser)
Sign-in to write a comment.