Cezar

Profeto Jesuo

Fajnsenta profeto
najlota sur breto.
Lin murdis kiseto.

Jesuo ĝin sciis.
"Perfido!" kok' kriis,
ĉar Petro sendiis.

***

Sankta Mateo 26 / Perfido de Petro

69 Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante: Vi ankaŭ estis kun Jesuo, la Galileano. 70 Sed li malkonfesis antaŭ ili ĉiuj, dirante: Mi ne scias, kion vi diras. 71 Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin, kaj diris al la ĉeestantoj: Ĉi tiu estis ankaŭ kun Jesuo, la Nazaretano. 72 Kaj denove li malkonfesis kun ĵuro: Mi ne konas tiun homon. 73 Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro: Vere vi ankaŭ estas el ili, ĉar via parolmaniero malkaŝas vin. 74 Tiam li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis. 75 Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.

Rimarko: Kaj sur tiu "roko" la katolikoj konstruis sian eklezion.



Sankta Mateo 27 /La fino de perfidanto Judas

3 Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek arĝentajn monerojn al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, 4 dirante: Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris:Kiel tio koncernas nin? Vi zorgu pri tio. 5 Kaj li ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.

Rimarko: Judas evidente ne estis tiom aĉa homo, kiel oni asertas ofte.