"Elektu, migranto, vian vojon kun prudento."

Cezar
Al la migranto

Elektu vian vojon
kun prudento,
ke ne perdiĝu
viaj revoj
en la vento.

Elektu ne por vi nur
vian vojon,
ke vi ne perdu
sur la vojo
vian ĝojon.

Elektu sen orgojlo
vojon vian,
ke vi kaj ĉiu
homo iam
trovu sian.


PS : Mi fotis la diron ’Elektu, migranto, vian vojon kun prudento’ en la ĝardena parko de Vorlico en Germanio kaj pensis la frazon plu per poemo. - Jes, vi ĝuste legas, por mi la verkado de poemo estas samtempe pensado pri io.

PSS : Vorlico = Wörlitz ĉe Dessau

PSSS : Tiuj, kiuj metis iam la tabulon kun la diro en la parko, estis certe framasonistoj. Por framasonisto edukado estas la plej grava ilo de vera progreso. Ankaŭ Zamhof estis framasonisto, tion oni ne forgesu, se oni celas kompreni lin.