http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/carrado-lau-cineska-skemo-zuihuayin.html


Cezar
Ĉarrado

—laŭ ĉineska skemo Zuihuayin


Rado pendas en la kort',
jarojn jam laŭ sort'.
Ne plu ruliĝas
en iu ĉar'
kun ĉaristeskort'.

Iu skribis en raport':
"Endas la deport'.''
Tempo kruelas,
jen kiel verm'
jen per fajromort'.


PS:
Zuihuayin (ebrio sub ombro de floroj) : ĉina fiksforma poemo el du strofoj po 5 versoj kun 7,5,545 silaboj, laŭ la rimaranĝo a,a,xxa (x=senrima)