Hans-Georg Kaiser
Luno surbranĉa


Jen sur branĉo sidas Lun',
laŭŝajne sen cel',
ripozema
kaj pozama,
kun granda bel'.

Luno plena
apud arbo,
kun blanka hel'.
Ni ĝin vidas
kun plezuro
en noktĉiel'.

PS: Renyueyuan (rondiĝo de luno kaj homoj): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 5 aŭ 6 versoj kaj 75,444 / 444,444 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xxa / xxa,xxa (x=senrima)


https://cezaroriginaloj.blogspot.com/