http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/08/georgo-deskin-pilkludo-poemo.html




Georgo Deŝkin
Pilkludo


Ni renkontiĝis ie en mallumo...
Komence revoj estis sen plenumo,
sed poste brilis ĝojiganta fakto,
ke plifirmiĝis inter ni kontakto.
Foriris duboj, zorgoj kaj ĉagrenoj,
kreiĝis iaj nevideblaj ĉenoj,
ligintaj kune niajn du animojn,
preterlasinte ĉiujn terajn limojn...
Sed eble nur pri vera sent' aludo
ĉi tiu estas perletera ludo?
Infanoj tiel pilkojn interĵetas...
Anstataŭ pilko, korojn ni submetas,
kaj ne sufiĉa estas nia kono,
ĉu iras ni al bono aŭ malbono?

PS:
El Norda Prismo 1960/1-2