Karl May
Kio estas flavbekulo?


(el la volumo "Vinetuo, I")



Flava signifas flava, kaj beko estas ĉikaze homa buŝo. Flavbekulo laŭ tio estas homo, kiu ankoraŭ estas flava beke, kiu do ankoraŭ estas nova kaj sensperta en lando kaj devas etendi sian bekon atenteme, se li ne volas elmeti sin al la danĝero, ke oni ridu pri li.

Flavbekulo estas homo, kiu ne leviĝas de la seĝo, se damo volas sidiĝi sur ĝin; kiu salutas la mastron de la domo antaŭ ol li kliniĝis al la mastrino kaj al fraŭlino; kiu ŝovas la kartoĉon ĉe la ŝarĝado de la fusilo inverse en la tubon aŭ unue ŝtopas la ŝtopilon, tiam la kuglon kaj laste la pulvoron en la buŝŝarĝendan pafilon. Flavbekulo parolas aŭ tute ne aŭ nur tre puran kaj afektitan anglan; al li la jankia lingvo aŭ eĉ la "malantaŭarbara" idiomo estas abomenaĵoj; kiuj ne volas iri en lian kapon, kaj eĉ malpli el lia buŝo. Flavbekulo opinias procionon oposumo kaj sufiĉe belaspektan mulatinon kvarteronino. Flavbekulo fumas cigaredojn kaj abomenas noblan britlandanon, tielnomatan Siron, kiu kraĉas tabaksukon. Flavbekulo, kiam lin vangofrapis iu irlandano, kuras por plendi al la pacjuĝisto anstataŭ fari tion kiel laŭorda jankio, kiu tuj pafmortigus la ulon. Flavbekulo pensas, ke la spuroj de meleagro estas la piedspuroj de urso kaj sveltan sportjaĥton li supozas vaporŝipo sur la torento Misisipo. Flavbekulon ĝenas meti siajn kotajn botojn sur la genuojn de sia kunpasaĝero kaj ŝmace suĉi sian supon kvazaŭ anhelanta mortanta bubalo. Flavbekulo kun si portas en la prerio pro pureco lavspongon de la grando de giganta kukurbo kaj dek funtojn da sapo kaj provizis sin ĉe tio per kompaso, kiu jam je la tria aŭ kvara tago montras en ĉiuj direktoj, nur ne plu norde. Flavbekulo notas okcent indiĝenajn esprimojn, kaj kiam li renkontiĝos la unuan fojon kun ruĝulo, jen li rimarkas, ke li sendis hejmen tiujn notojn en la lasta koverto kaj retenis la leteron. Flavbekulo aĉetas pafpulvoron, kaj se li volas pafi unuafoje, li ekscias, ke oni donis muelitan lignokarbon al li. Flavbekulo studis dek jarojn astronomion, sed same longtempe povas rigardi la steloĉielon sen ekscii kioma horo estas. Flavbekulo metas la Bowie-tranĉilon tiel sub la zonon, ke li, kiam li kliniĝas, pikas sin per la klingo en la femuron. Flavbekulo faras en la sovaĝa okcidento tiom fortan bivakfajron, ke ĝi ekflamiĝos ĝis la pinto de arbo. Kaj tiam, kiam indiĝenoj lin trovas kaj mortpafas, li miras kiel ili malkaŝis lin. Flavbekulo simple estas flavbekulo --- kaj tia flavbekulo --- tiam estis ankaŭ mi.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser el la unua ĉapitro de Vinetuo I

Glosoj
flavbekulo = Greenhorn
prociono = lavurso
oposumo = speco de rato
kvarterono = homo, kiu devenas de blankulo kaj de mulatino


Karl May
Was ist ein Greenhorn?

Green heißt grün, und unter Horn ist Fühlhorn gemeint. Ein Greenhorn ist demnach ein Mensch, welcher noch grün, also neu und unerfahren im Lande ist und seine Fühlhörner behutsam ausstrecken muß, wenn er sich nicht der Gefahr aussetzen will, ausgelacht zu werden.

Ein Greenhorn ist ein Mensch, welcher nicht von seinem Stuhle aufsteht, wenn eine Lady sich auf denselben setzen will; welcher den Herrn des Hauses grüßt, ehe er der Mistreß und Miß seine Verbeugungen gemacht hat; welcher beim Laden des Gewehres die Patrone verkehrt in den Lauf schiebt oder erst den Propfen, dann die Kugel und zuletzt das Pulver in den Vorderlader stößt. Ein Greenhorn spricht entweder gar kein oder ein sehr reines und geziertes Englisch; ihm ist das Yankee-Englisch oder gar das Hinterwälder-Idiom ein Greuel; es will ihm nicht in den Kopf und noch viel weniger über die Zunge. Ein Greenhorn hält ein Racoon für ein Opossum und eine leidlich hübsche Mulattin für eine Quadroone. Ein Greenhorn raucht Cigaretten und verabscheut den tabakssaftspeienden Sir. Ein Greenhorn läuft, wenn er von Paddy eine Ohrfeige erhalten hat, mit seiner Klage zum Friedensrichter, anstatt, wie ein richtiger Yankee es tun soll, den Kerl einfach und auf der Stelle niederzuschießen. Ein Greenhorn hält die Stapfen eines Turkey für eine Bärenfährte und eine schlanke Sportjacht für einen Mississippisteamer. Ein Greenhorn geniert sich, seine schmutzigen Stiefel auf die Kniee seines Mitpassagiers zu legen und seine Suppe mit dem Schnaufen eines verendenden Büffels hinabzuschlürfen. Ein Greenhorn schleppt der Reinlichkeit wegen einen Waschschwamm von der Größe eines Riesenkürbis und zehn Pfund Seife mit in die Prairie und steckt sich dazu einen Kompaß bei, welcher schon am dritten oder vierten Tag nach allen möglichen andern Richtungen, aber nie mehr nach Norden zeigt. Ein Greenhorn notiert sich achthundert Indianerausdrücke, und wenn er dem ersten Roten begegnet, so bemerkt er, daß er diese Notizen im letzten Couvert nach Hause geschickt und dafür den Brief aufgehoben hat. Ein Greenhorn kauft Schießpulver, und wenn er den ersten Schuß tun will, erkennt er, daß man ihm gemahlene Holzkohle gegeben hat. Ein Greenhorn hat zehn Jahre lang Astronomie studiert, kann aber ebenso lang den gestirnten Himmel angucken, ohne zu wissen, wieviel Uhr es ist. Ein Greenhorn steckt das Bowiemesser so in den Gürtel, daß er, wenn er sich bückt, sich die Klinge in den Schenkel sticht. Ein Greenhorn macht im wilden Westen ein so starkes Lagerfeuer, daß es baumhoch emporlodert, und wundert sich dann, wenn er von den Indianern entdeckt und erschossen worden ist, darüber, daß sie ihn haben finden können. Ein Greenhorn ist eben ein Greenhorn - - - und ein solches Greenhorn war damals auch ich." (aus "Winnetou I"



https://cezartradukoj.blogspot.de/