http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-por-beaty-rimpoemo.html


Cezar

Por Beaty


Vi diras, ke mi plaĉas vin.
Sed kial vi do tuŝis min?
Vin memorigu vangofrapo,
ke mankas klap' en via kapo.

Vi viroj estas vera plag',
impertinentaj trans imag'.
La fingroj viaj ĉiam ludas,
ĉar vi prefere vin altrudas.

Se vi respekton ne eklernos.
mi vin boksante teren sternos!
Por ke vi lernu la lekcion:
De inoj tuŝu eĉ ne ion!

PS: Beaty = batino