Hans-Georg Kaiser
Telumoj el jino kaj jango
Telumoj ekvilibraj
kaj eble eĉ senvibraj.
En ĉiu kaz' telumoj
sen sed kaj palpebrumoj.
Ideo kaj ideo:
ekestis nova kreo.
La nova kre' nin ravas,
ĉar harmonio gravas.
Se la ide' utilas,
estetike eĉ brilas,
ĝi estas ideala
kaj krome eĉ reala.
Hans-Georg Kaiser
Teelichter aus Yin und Yang
Und dennoch sind es Lichter,
trotz staunender Gesichter.
Teelichter stets im Gleichgewicht,
aus Yin und Yang, sie wanken nicht.
Wenn sich Ideen vereinen,
kann Neues so erscheinen.
Wenn Neues Harmonie enthält,
begeistert es die ganze Welt.
Bringt uns das Neue Nutzen
und Schönheit, dass wir stutzen,
dann nennt man dieses ideal,
und außerdem auch noch real.
PS:
La foto de Elbertinum troviĝas ĉi tie:
www.ipernity.com/doc/elbertinum/7585146
hansgeorgkaisergedichte.blogspot.com/
cezaroriginaloj.blogspot.com/


Al Elbertinum: Ja, ich versuche es bei Gelegenheit. (Schon erledigt.)
Al Blazio: Harmonio ne estas tombopaco, sed ja moviĝo, harmonio nur eblas en moviĝo! Batalo kaj unueco de la kontraŭdiroj, dirus Marx. Sed Marx bedaŭrinde ne tre substrekis, ke la harmonia evoluo pli gravas ol ĉiu revolucio, nur en paco ni povas labori sen ĝeno, konstrui, progresi.La revolucioj estas por Marx la lokomotivoj de la evoluo. Mi pensas, ke li eĉ ne pravas pri tio. La revolucioj estas nur kurtaj necesaj momentoj, kiuj la lokomotivon homaro ekveturigas, ekruligas, ĉu ne? Do: Ni moviĝas kutime en harmonio, sed ni bezonas foje foje puŝon, tirforton, revolucion, por ke ni ekagu, tio povas esti la influo de alia homo, iu neceso, ribelo revolucio ktp....Sed plej feliĉaj ni estas, se ĉio deruliĝas glate kaj harmonie, kvazaŭ per si mem (Laotse!) sen tro da bruo, oni eĉ ne aŭdas kreski la herbojn kaj la tritikon, sed kiom gravaj ili estas por la harmonia vivo de homoj! Ĉio, kio plej gravas, okazas sen bruo, oni povas nomi tion: La granda harmonio kaŭzata de Yin kaj Yang:), kiuj poreterne tenas la kontraŭdirojn en necesega ekvilibro. La "esprimo batalo kaj unueco de la kontraŭdiroj" eble eĉ estas vojerariga, ĉar la harmonio pli oftas, pli daŭremas, ja pli gravas ol la bataloj.
Elbertinum club has replied to Hans-Georg Kaiser clubHans-Georg Kaiser club has replied to Elbertinum clubSign-in to write a comment.