Hans-Georg Kaiser
Pri amo sen imag'

Mi montris min en lumo
dum dancorkestra bru',
en nubo de parfumo,
al viro, sed sen ĝu'.

Li volis min amori.
Min logis lia mon'.
Li pretis min adori
kun tro da fanfaron'.


Li pagis tamen bone,
scivolis eĉ pri mi.
Mi diris akratone,
ke ne demandu li.

Li faris min ebria
en ĉambro de la kort'.
La viro estis fia,
perfortis min sen vort'.

Li estis sen talento,
min fikis kvazaŭ brut'
kaj tamen kun kontento
foriris en surtut'.

Aliaj min fortiris,
ĝis venis jam la tag'.
Sen kis' mi hejmen iris,
pri amo sen imag'.