Search among Bernardo's articles
Publication date / 2010 / January - 21 articles
« Dec 09 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 Feb 10 »
-
Bayman en Paramaribo
- 02 Jan 2010 - 1 commentLa retejo "La Vortaro" ofertas senkostan vortaran programeton por Vindozo kaj Linukso kaj dudirektajn esperantajn vort-listojn por 29 (!) lingvoj - inter ili tiel "ekzotajn" kiel la latina, luksemburga, eŭska, frisa kaj surinama ...
-
Kreski kaj vaksi - vortlisto kaj vortaro
- 03 Jan 2010 - 1 commentInter kreski kaj vaksi ekzistas neniu rilato, se via ĉefa lingvo ne hazarde estas la dana aŭ ties suda frato la germana. En tiuj lingvoj ambaŭ konceptoj estas esprimitaj per unu sola vorto, nome vokse respektive wachsen. Jen kiel la vortaro de Larsen
-
Kristnaska donaco: Minnaja en nova vesto
- 06 Jan 2010 - 1 commentDe kristnasko 2009 ekzistas nova elektronika versio de la Granda Vortaro Itala-Esperanta de Ak. Carlo Minnaja (1996). Per ĝi vi nun ankaŭ trovas fleksiajn formojn de italaj vortoj. Serĉante je so (mi scias) la programo aŭtomate sendas vin al sapere
-
Wells-listoj anoncitaj por marto 2010
- 07 Jan 2010 - 3 commentsLa eldonejo Mondial (Novjorko) intertempe anoncis la aperon de la "Konciza Vortaro" de John C. Wells por la 1-a de marto 2010 kaj invitas al "draste rabatitaj" antaŭmendoj ĝis la 28-a de februaro (19,95 eŭrojn anstataŭ la posta regula prezo de 33,95 por
-
Ĉu Zamenhof estis doktoro?
- 08 Jan 2010 - 2 comments"Doktoro" estas plursenca. Ĝi povas esti simpla sinonimo por "kuracisto" aŭ signifi "persono posedanta la plej altan universitatan diplomon: doktoro pri natursciencoj, pri sociaj sciencoj, pri juro, pri farmacio ..." (PIV 2005). Ĉu LLZ posedis tian
-
Renkontiĝo en la Valo de la Suno
- 11 Jan 2010Arizona Esperanto-Grupo ĵus fondiĝis la 29-an de decembro 2009 en Tempeo apud Fenikso. La unua renkontiĝo okazos venontan vendredon, la 15-an de januaro 2010 en Meso (Mesa).
-
Harri kaj la ĉino
- 11 Jan 2010Harri Laine verkis rememoron pri Humphrey Tonkin. Post la reago de tria komentinto pri la ebla historia firolo de tiu pridisputita kaj pridisputenda movada politikisto li blokis la eblecon aldoni pliajn komentojn. Intertempe li denove ebligis komentojn
-
Kiun landon ataki? Ĉu Italion aŭ tamen Francion?
- 12 Jan 2010La regantoj de l' mondo malsame opinias. Klasika filmo, nek nova, nek bela, tamen neforgesinda. Some call it funny!
-
Tropika melankolio, brazila saŭdado
- 12 Jan 2010 - 2 commentsForlasitaj fervojaj stacioj elradias strangan etoson. Kie iam viglis vivo, nun kreskas herbaĉoj inter ne plu uzataj reloj. Iamaj fieraj simboloj de ordo kaj progreso ruiniĝas kaj disfalinte grimacas pri vanteco de homa strebado. ...
-
La du plej oftaj vortoj: "la" kaj "kaj" - iom pri oftec-vortaroj
- 14 Jan 2010 - 2 commentsLa unua oftec-vortaro de Esperanto, konata al mi, estas de S. Rublov el la jaro 1927, aperinta okaze de la 40-jara jubileo de la Internacia Lingvo. Temas pri "Raporto pri nombrado de la vortaraj elementoj en 6 tekstoj cele al eltrovo de la plej oftaj por
-
".. malnova fot', .., mistika vizaĝ' .." - Marie Schrøder mortis antaŭ 100 jaroj
- 17 Jan 2010 - 5 commentsEn aŭgusto 1909, survoje al la Universala Kongreso en Barcelono, kie ŝi reprezentu la danajn esperantistojn, mortis Marie Schrøder en Svisio en la aĝo de nur 27 jaroj pro akcidento. Ailanto dankinde rememorigas pri ŝi.
-
La liberiĝo de la juĝisto - Szilágyi en hispana traduko
- 19 Jan 2010 - 4 commentsLa "eble plej bona novelo verkita en Esperanto" estas tradukita al la hispana. El la "liberiĝo de la juĝisto" (1933) fariĝis la "iberiĝo de la juĝisto".
-
Kajena pipro, mento kaj meliso
- 21 Jan 2010 - 2 comments117 spico-plantoj klarigitaj en la germana kaj angla kaj tradukitaj al pli ol 80 lingvoj, inter ili ankaŭ Esperanto. Jen la "Leksikono de Spicoj" de Gernot Katzer el Graz (Aŭstrio).
-
Glacio degelita
- 21 Jan 2010 - 1 commentSub egido de la Internacia Asocio pri Hidraŭlika Esplorado (International Association for Hydraulic Research) kaj eldonite de la hungara Esplorcentro pri Akvomastrumado (VITUKI) aperis "Multilingual Ice Terminology, Addendum I" en 1977/1981 - sed
-
Perdita Vortareto pri Vivmedio
- 22 Jan 2010140-era "Naturprotekta Terminaro", traduko de "Multilingual Dictionary of Conservation Terms", Morge [apud Ĝenevo, Svisio]: IUCN 1976, aperis en la kongres-aktoj de Simpozio en Talino (tiam Sovetunio) en 1981 - kaj ne plu estas spurebla ...
-
Oceano da domoj, formikejo da homoj - Waringhien parolas Esperanton
- 22 Jan 2010 - 4 commentsGaston Waringhien estas la patro de Plena Ilustrita Vortaro (PIV), Plena Analiza Gramatiko (PAG) kaj probable la homo, kiuj dum jardekoj plej forte influis Esperanton. Jen li parolas la enkondukon al la filmo "Angoroj" (1964) - kun surprize forta fronc-á
-
De Kembriĝo ĝis Edinburgo - 20 jarojn por la Esperanta Biblio (1)
- 23 Jan 2010 - 6 commentsLa unuaj traduk-pecoj de Zamenhof el la Biblio aperis en "La Revuo" en 1907. Dum la samjara 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo fondiĝis komitato por komplete traduki la Malnovan kaj Novan Testamenton (MT, NT). Kaj tamen daŭris ĝis la 18-a UK en Edinburgo
-
De Kembriĝo ĝis Edinburgo - 20 jarojn por la Esperanta Biblio (2)
- 24 Jan 2010Zamenhof mortis. La manuskripto de lia traduko daŭre kuŝas ĉe lia vidvino en Varsovio, kiu ne aŭdacas konfidi la unikaĵon al la malfidinda poŝto. 1919 alproksimiĝas kaj jam pasis pli ol dek jaroj de post Kembriĝo ...
-
De Kembriĝo ĝis Edinburgo - 20 jarojn por la Esperanta Biblio (3)
- 24 Jan 2010 - 3 commentsLa 31-an de julio 1926 la UK de Edinburgo estos solene malfermita. Por la 1-a de aŭgusto estas planita Diservo en la ĉefpreĝejo S-ta Giles en Edinburgo, dum kiu oni volas festi la dediĉon de la Esperanto-Biblio al la servo de Dio ...
-
Ĉiu fak-laboristo devas paroli la anglan - Oettinger is talking in English
- 28 Jan 2010 - 4 comments... asertas la eksĉefministro de Badeno-Virtembergo, unu el la plej riĉaj subŝtatoj de Germanio, Günther Oettinger, ĉar la angla estos "la" internacia laborlingvo. Li baldaŭ fariĝos membro de la EU-komisiono kaj jam alparolis la Eŭropan Parlamenton -
-
La nuna gvidantaro de UEA ne donas fidon
- 29 Jan 2010"Sed mi sentas min devigita ankaŭ, reveninte hejmen, ŝanĝi mian testamenton. Milionulo mi ne estas, sed almenaŭ, du domoj estis antaŭviditaj por UEA. Bedaŭrinde la nuna gvidantaro de UEA ne donas .. fidon ..". ...
Jump to top
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter