Cherpillod skribas (vd. la bildon, p. 5):

1885

Komenco de januaro: fino de la universitataj studoj (kvin jaroj).

Mardon 17-an de Februaro ([t.e. laŭ la malnova julia kalendaro] 5-an): la Universitata Konsilantaro donas al LLZ la gradon de kuracisto.

Ĵaŭdon 12-an de Marto ([laŭ tiuepoka kalendaro] 28-an de Februaro): LLZ ricevas la medicinan diplomon de la Imperiestra Varsovia Universitato.

Marto: LLZ instaliĝas por komenci kuracistan praktikon en Veisiejai ...

Majo - Novembro: studo de oftalmologio ...

1886

Majo: LLZ vizitadas specialan kurson pri oftalmologio en Vieno ...

Jarfino: reveturo Varsovion, al la gepatra hejmo ... Komenco de okulista praktikado.

Laŭ tio do "medicina diplomo" kaj "grado de kuracisto", sed neniu mencio de plia disertacio, de memstara scienca referaĵo aŭ tezo, kiel ĝi hodiaŭ estas necesa por akiri la akademian titolon "doktoro", kutime pro specialiĝo post la universitat-fina ekzameno. Neniam mi legis pri iu eventuala disertacio de LLZ (pri kiu medicina temo?).

Kaj fakte ion tian Zamenhof tre probable neniam verkis, ne povis verki. Jen kiel la angla-lingva konsult-libro Clinical Teaching (ed. de H. Beukers, John Michael Henderson Moll) priskribas la situacion en la Varsovia Universitato (vol. 21, Sikorski kaj Kowieski, p. 95 ss [96-97], mia traduko kaj kursivigo):

„...Kiel unu el la subpremaj mezuroj, sekvantaj la malsukceson de la Januara Ribelo de 1863-1864, la Centra Lernejo [pri medicino en Varsovio] estis aliformigita de caro Aleksandro la 2-a en la Imperiestra Rusa [ĝuste: Varsovia] Universitato. Tio ne estis pola centro, sed institucio por subteni la caran politikon de subpremado de pola kulturo kaj naciismo.

La 20-an de junio 1869 caro Aleksandro la 2-a subskribis ukazon (dekreton) abolantan la Centran Lernejon kaj ekstarigantan la Imperiestran Universitaton de Varsovio. 21 profesoroj de la Centra Lernejo havis tempolimon de du jaroj por lerni la rusan kaj poste devis instrui en tiu lingvo. 17 profesoroj ekinstruis en la rusa kaj 3 forlasis la universitaton. La stud-nivelo konstante falis kaj eĉ en la [Rusa] Imperio la profesoraro estis nomita „nenion sciantoj“. Virinoj ne estis allasitaj al la Universitato kaj judoj povis nur esti 10 elcentojn de ĉiuj studentoj.

En 1906 nur unu pola profesoro, Przewoski, prelegis en la Medicina Fakultato en la katedro de patologia anatomio. La aliaj katedroj estis okupitaj de rusoj. Ili ne faris sciencajn esplorojn, sed nur okupiĝis pri medicina praktiko.

Post la fermo de la Centra Lernejo per la cara ukazo praktike ne ekzistis scienca agado sur la teritorio de la rusa parto de Polando. ...".

Tre malprobable do, ke en tia situacio Zamenhof verkis doktorigan tezon. "Doktoro Zamenhof" estas nur la familiara uzo de la vorto, kutima por kuracistoj en 1885 kaj en kelkaj landoj ĝis hodiaŭ. Akademian gradon de "doktoro", de doctor medicinae, kiel ni komprenas ĝin hodiaŭ, LLZ certe ne havis. Alikaze lia skriba laboraĵo estus publikigita kaj ankoraŭ trovebla. Strange, ke pri tia facila demando oni nenion trovas en la kutima pri-zamenhofa literaturo.

En kiu(j) lingvo(j) LLZ studis medicinon en Moskvo kaj Varsovio? Sikosek (Esperanto sen Mitoj, 1999) supozas "en Moskvo en la germana". Holzhaus, Doktoro kaj Lingvo Esperanto, "en Moskvo kaj Varsovio en la rusa". Sendube la instrua lingvo en la Imperiestra Varsovia Universitato de 1870 ĝis 1915 estis (nur) la rusa. Sed kiel estis en Moskvo?