"La WikiTrans-projekto estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana lingvoteknologio-firmao GrammarSoft ApS [Eckhard Bick], kunlabore kun University of Southern Denmark (Suddana Universitato). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.
Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 3 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po ~ 130.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj."
Jes ja, temas pri tradukoj, ne senmakulaj aŭ seneraraj, sed surprize bonaj. Se vi interesiĝas, simple iom ludetu per WikiTrans. Jen la angla elefanto tradukita al Esperanto, jen la esperanta elefanto. Jen tradukita Londono, jen la originale esperanta Londono, jen la detala kontraŭvarma ŝildo (heat shield), jen la magra samtitola, ktp.
Jes ja, kompreneble ankaŭ ekzistas inversaj kazoj, nome artikoloj, kie la esperanta originalo estas enhave pli detala kaj profunda, vd. ekzemple la tekston pri la esperanta Gaston Waringhien kaj tiu tradukita el la angla. Kaj, jes ja, ekzistas kazoj, kie en la angla Vikipedio tute mankas artikoloj troveblaj en la esperanta (ekzemple pri la germana Esperanto-vortaristo Max Butin).
Vi certe trovos ankoraŭ multajn aliajn pridiskutindajn aspektojn. Sed ŝajnas al mi klare, ke la tuta Vikipedia agado devas esti profunde repensiigita. Ĉu nova prioritato ne devas esti korekti la tradukojn anstataŭ mem ekverki? Kaj se oni originale ekverkas, ĉu oni ne prioritate verku pri verdlandaj, esperantaj "naciaĵoj", kulturo ktp. ne troveblaj en la angla Vikipedio?
Legu ankaŭ: http://www.liberafolio.org/2010/traduk-helpilo-de-google-ankau-en-esperanto.
Arno lastatempe iom resumis la faritajn proponojn tiel:
1. enporti en Vikipedion el WikiTrans kaj Wikilingue nur la artikolojn kiuj ne jam ekzistas
2. (alternative) enporti en Vikipedion el WikiTrans kaj Wikilingue ĉiujn artikolojn kaj
3. ordigi la enportitan materialon en specialan nomspacon ( [[WikiTrans: ]] [[Wikilingue: ]] ) ĝis ĝi estos kontentige provlegita
4. provizi en samtemaj ekzistantaj artikoloj ligilon al artikoloj en WikiTrans kaj Wikilingue (same kiel ni havas ligilojn al Reta Vortaro aŭ al aliaj vikimediaj projektoj)
Oni povus aldoni
5. oni enportas en Vikipedion artikolojn el WikiTrans, kiuj ne jam ekzistas en Vikipedio; oni tamen lingve ĝustigas nur la unua(j)n paragrafo(j)n, kiuj donas la bazajn difinojn. Al ĉiuj aliaj detaloj oni nur referencas (en la Vikipedia ĵargono "ligas") per ŝablono, kiu avertas, ke temas pri nekontrolitaj tradukoj. La manpleno de aktivaj vikipediistoj (ĉu dekduo?) laŭ la propono de Arno tre baldaŭ "voĉdonu" pri la faritaj proponoj.
Sendepende de tiu decido restas la - de Arno bedaŭrinde ĝis nun ne respondita - demando, kiel oni purigos Vikipedion de homoj kiel Marcos Cramer, kiuj ne volas verki enciklopedion, sed truke kaj kaŝe misuzas ĝin por ŝanĝi klasikan Esperanton al la slango de iu lingvo-reforma sekto.
Sign-in to write a comment.