Bernardo's articles concerning...

  • Post la morto de Gubbins: la "Akademio" likvidu la "Sekcion Literaturo"

    - 13 Aug 2016
    Akademia Dokumentaro
    En aĝo de nur 66 jaroj neatendite mortis la brita multaktivulo Paul Gubbins (1949-2016), i.a. "Direktoro de la Sekcio Literaturo" de la t.n. "Akademio de Esperanto". AdE uzu la malĝojigan okazon kaj likvidu la ĥimeran sekcion, pri kiu estas trovebla eĉ ne unu sola raporto de post 1950 ...

  • Infanoj instruas studentojn

    - 15 Dec 2012
    Kvadra sukujo
    Estas miljara revo de l' homaro: Detale kompreni kiel funkcias lernado, por ke oni povu faciligi kaj optimumigi ĝin. Kvankam ĉiu homo havas proprajn spertojn pri lernado, la opinioj de instru-specialistoj pri la plej bonaj metodoj vaste malsamas ...

  • Karaj geamikoj ...

    - 22 Sep 2012
    Ĉu estas ĝuste mallongigi "karaj geamikoj" al "gekaraj"? ...

  • Ĉu Brian Moon laŭstatute alelektiĝis Akademiano?

    - 15 Jul 2012
    Brian Moon
    Kiel konate, novaj membroj de la Akademio de Esperanto estas kooptitaj (alelektitaj) ne de iu kongreso aŭ reta komunumo, sed fare de jamaj membroj. La Statuto ja preskribas kondiĉojn por koopteblo, sed neniun mekanismon por kontroli laŭstatutan agadon ...

  • Resti kun leono estas danĝere

    - 14 Jul 2012
    La Akademio ĵus traktis la malnovan demandon, ĉu oni povas esprimi la titolan (kaj simil-specajn) frazojn ankaŭ per "Resti kun leono estas danĝera (afero)". Ĉu danger-e aŭ danĝer-a? Ambaŭ eblas kaj estas ĝustaj laŭ la Akademio ...

  • Literatura Mondo legebla en Interreto

    - 11 Jun 2011
    Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...

  • Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj

    - 09 May 2010
    Kio? Ĉu vere? Ĉu mi ne legas sur ĝia ĉefpaĝo , ke temus pri iom malpli ol 130.000 artikoloj komence de majo 2010? Jes, vi pravas. Kaj ne, vi ne pravas. Vi pensas pri la esperanta Esperanto-Vikipedio, sed mi parolas pri la angla Vikipedio aŭtomate tradukita al Esperanto per WikiTrans . ...

  • Kio atendos nin en la verda infero?

    - 14 Mar 2010
    Malfacila lingvo Esperanto estas - kompreneble. Tiel malfacila, ke vi apenaŭ sukcesos "ellerni" ĝin, sed pekos dum via tuta vivo - escepte nur de malmultaj sanktuloj. Ni do havas bonan ŝancon revidi nin en la verda infero. Sed kio atendos nin tie? Kaj kiuj estas viaj plej oftaj lingvaj pekoj en lingvo malfacila?

  • Intima rigardo al Berlino

    - 08 Mar 2010
    Se vi interesiĝas pri Berlino for de la amas-turistaj vojoj, vi eble ŝatos la foje surprizajn, intimajn, nekutimajn fotojn de Lichtmorgen ("luma mateno"), kiu eltiklas detalojn de ejoj, kie mi jam centfoje senatente preterpasis. Plurfoje jam la fotoj de Lichtmorgen sukcesis atingi la enirpaĝon de Ipernity .

  • Agrable stulta: fola livero - "livera folio"

    - 07 Feb 2010
    " livera folio - liveras la plej freŝajn novaĵojn", la nova servo asertas en sia retejo kaj per Twitter. Kaj fakte la novaĵoj estas eksplodigaj kiel bombo: " Katalin Kovats anstataŭos Halle Berry kiel nova Bond-knabino ", ekzemple kaj " Novaj esperantaj monaŭtomatoj kun la voĉo de Humphrey Tonkin " plue.

  • Ĉu vi volas dulingve eduki viajn infanojn?

    - 18 Mar 2010
    Ekzemple en via denaska lingvo kaj en Esperanto? Tiukaze la nova manlibro de Inés María Jiménez Mut zur Mehrsprachigkeit - So erziehe ich mein Kind in einer Fremd- oder Zweitsprache (germane "Kuraĝo al plurlingveco - tiel mi edukas mian infanon en fremda aŭ dua lingvo") eble estos helpa por vi.