Antaŭ la unua mondmilito

Inter la deklaritaj celoj en la fondkunveno de Internacia Asocio de la Esperantistoj Fervojistoj (IAEF) la 7-an de Septembro 1909 troviĝas la frazo: „Starigi specialan vortareton, kiu post ĝia ellaboro estos eldonata de la Asocio“. En la unua „Ĝenerala Kunveno“ de IAEF, la 30-an de Aŭgusto 1910 oni decidis, „publikigi la tradukon de teknikaj vortoj fervojaj“ en la internacia organo „Fervoja Esperantisto“. Sekve jam en n-ro 3 aperis la unuaj terminoj (i.a. pri la diferenco inter vagonaro kaj trajno), en n-ro 4 kaj 5 eĉ tutpaĝaj listoj kun difinoj. 2 jarojn poste k-go [kolego] J. Bal (Nederlando) alvokis, ke „pro unueco“ oni prefere uzu la de li aperigitajn terminojn. La redakcio aldonis la konsilon „enskribi alfabete la fervojajn terminojn de nia gazeto en kajeron“. Kaj tiaj terminoj ja abundis en fakaj artikoloj, raportoj pri novaĵoj, komunikoj oficialaj, eĉ en spritaĵoj. Ankaŭ 8 ĉapitroj de la tiama „Konvencio de Bern“ aperis en Esperanto, tradukitaj de Hans Reuss (Germanio).

Inter la militoj

Ankaŭ la statuto de IAEF el la jaro 1922 denove citas la celon „eldoni fakan terminaroj kaj fakrevuon“. Por plenumi tiun punkton IAEF petis inĝ. Edward M. Rosher (tiam Usono, post la 2-a milito Britio) kunlabori en tiu fakrevuo, kio fakte okazis per multaj interesaj artikoloj kaj tradukoj. Krome Rosher ofte liveris por la internacia organo „La Fervojisto“ kolektaĵojn de terminoj, parte kun ampleksaj difinoj. Ankaŭ la „Konvencio de Bern“ denove estis tradukita en 1925-1926, ĉi-foje de k-go Ernst Muthschall (Germanio). Cetere el „La Fervojisto“ 1/1924 ekkoneblas, ke Rosher estis elektita estro de fervoja terminara komisiono, starigita jam pli frue. Sed supozeble tiu komisiono ne taŭge laboris aŭ eĉ ne vere ekzistis. Fervora laboranto ankaŭ estis Georg Habellok (Germanio), kiu en 1923 eldonis mane skribitan, multobligitan terminareton (germana – Esperanto), formato proksimume A 5, 200 ekzempleroj kun 1300 terminoj. Aliaj verkintoj aŭ tradukintoj de fakaj artikoloj ĉefe estis Ernst Eriksson (Svedio) kaj Josef Řebiček (Ĉeĥoslovakio).

Komence de 1929 la estraro publike petis la helpon de bonvolemuloj por inĝ. Rosher, kiu „sola ne kapablas plenumi“ la nepre necesan tradukon de la „Schlomann-vortaro“. Sed verŝajne la efiko ne plu estis tro granda, ĉar la lasta al ni konata numero „La Fervojisto“ aperis unu jaron poste (Marto 1930). En ĝi ni ankoraŭfoje trovas ampleksan kompilaĵon de terminoj. Pri la terminara laboro de la postaj jaroj nenio estas konata.

Post la dua mondmilito

Jam en la (ne-esperantista) Tuteŭropa Fervojista Konferenco (Aprilo 1949) kaj en la unua kongreso de Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj (IFEF, posteulo de IAEF) (Majo 1949) oni ekdiskutis pri kompilado de fervoja fakvortaro. En la dua kongreso (1950) elektiĝis Terminara Komitato sub gvido de Heinrich Pape (Germanio), sed la irota vojo estis iom nebula. En Majo 1951 skribis: „Estas klare, ke la kompilo de definitiva kaj ampleksa terminaro postulas tempon ... Pro tio unue estas starigitaj provizora projekto de vortareto kaj provizora kolekto de ĉiutagaj frazoj ...“. Oni eklaboris. Josef Řebiček (Ĉeĥoslovakio) tradukis la Internaciajn Konvenciojn pri pasaĝer- kaj pakaĵtrafiko (CIV) kaj pri frajtaĵtrafiko (CIM). Edward M. Rosher (Britio) laboris pri surstrukturo, Albert Lienhardt (Francio), André Blin (Francio) kaj Adolf Simon (Germanio) pri maŝintekniko. Ankaŭ la fervoja vortaro germana-esperanta de Georg Habellok (Germanio) servis kiel fonto por la provizora terminaro de la komitato, kompilita de la gvidanto Pape en 1950.

En Septembro 1951 „Bulteno“skribis: „Estus plej bone enpresigi la terminojn en Plenan Vortaron (PV 1930/1934), sed tio postulus tro multe da tempo. Do ni mem eldonu malgrandan terminaron en ĉiuj naciaj lingvoj.“ Unu jaron poste en Lindaŭ’ (Germanio) oni klopodis trovi friman bazon por la laboroj per elekto de 2000 termino el „Lexique Technique Ferroviaire“ (LTF), eldonita de la Francaj Fervojoj SNCF (1923). En la dua parto de la UEA-jarlibro aperis 1952 kaj 1953 fervoja terminaro de Rosher, tekstoj en ses fakaj sekcioj kun apartaj vortlistoj.

Ekde 1953 Pape ne plu povis partopreni en la terminara laboro. Lia posteno restis vaka dum 3 jaroj. En la kongreso en 1954 (Verono) la francaj kolegoj povis komuniki, ke „laŭ la decido de Lindau“ 5000 terminoj el LTF estis tradukitaj, la materialo estos havebla ĝis jarfino. Tradukinto estis André Blondeaŭx (Francio). En Zuriko 1955 la unua grava paŝo estis realaĵo: kajero kun 4700 terminoj el LTF franca-germana plus 600 el LTF franca-angla, tradukitaj en Esperanton en sinsekvo de la kod-numeroj baziĝantaj sur la franca alfabeto. Tute klaraj ŝajnis la estontaj paŝoj: alfabeta vicigo de la terminoj en Esperanto, kun novaj kod-numeroj laŭ la modelo de la „Maŝinfaka Terminaro“ de Eugen Wüster. Tiun taskon promesis plenumi Simon. Poste dissendo de tiu materiala al la landaj asocioj, kie oni verkos la kajeron kun la naciaj lingvoj kaj Esperanto. Paralele oni finfaros la nacilingvajn tradukojn de la Rosher-terminaro. Jam la Francaj Fervojoj SNCF anoncis la eldonon de kvinlingva vortaro kaj la prezidanto de la franca IFEF-sekcio, f-ino Germaine Lemonnier, fiere povis komuniki, ke SNCF projektas aldoni poste aliajn lingvojn kaj „ke ne estas neverŝajne, ke inter tiuj lingvoj troviĝos Esperanto“. Sed la laboroj ne progresis tiel glate. Profesia okupiteco malhelpis Simon plenumi siajn intencojn. La eldono de kvinlingva ĝenerala fervoja terminaro (LG) ne realiĝis flanke de SNCF.La ideon tamen transprenis la Unuiĝo Internacia de Fervojoj (UIC) kun sidejo en Parizo, sed la eldono prokrastiĝis ĝis 1957 (LG I).

En la kongreso de 1956 (Stokholmo) la TK trovis novan junan gvidanton, Gernot Ritterspach (Germanio). En la komitato kaj el kelkaj landoj aŭdiĝis duboj pri faritaj tradukoj, pri neologismoj, pri francismoj kaj germanismoj, pri terminoj ne en ĉiuj landoj kompreneblaj. Ne ekzistis fakuloj pri ĉiuj fakoj en ĉiuj landoj, kiel dezirinde. Novajn impulsojn alportis kontaktoj kun la Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), kies gvidanto, inĝ. Rudolf Haferkorn (Germanio), prizorgis la eldonon de Scienca kaj Teknika Terminaro (STT 1956, korektita eldono 1961). Sed evidentiĝis ankaŭ mankoj en la jam farita laboro. 1958 „Bulteno“ skribis, ke la Esperanto-lingva alfabetigo de la LTF-tradukoj montriĝis malfacila, ĉar multloke por unu franca termino estis faritaj du, eĉ tri Esperanto-tradukoj. Inverse unu Esperanto-traduko staris por pluraj francaj terminoj, sekve havis plurajn kod-numerojn. Iuj terminoj evidente estis malaktualaj, aliaj aktualaj mankis.

Legu la daŭrigon en la dua parto.

Pri fervojaj terminaroj legu ankaŭ: