Verkis ĝin la germana fervojisto Georg Habellok (1850-?) el Breslaŭ (Silezio). Kiam ĝi aperis memeldone en septembro 1923, la Germana Regno suferis pro hiper-inflacio kaŭzita de la perdita unua mondmilito. 1,2 milionoj da markoj oni devis pagi por unu el la nur 200 ekzempleroj, kiujn Habellok produktis. Ŝoka sumo de tamen preskaŭ nur bagatela valoro.

Jen la titolpaĝo skribita plej parte en la (normala) malnova germana skribo Fraktur, parte en la (tiuepoke fremda) latina skribo (tie ĉi kursive). La titolo estas duoble substrekita:

"Eisenbahn-Wörterbuch - Deutsch-Esperanto - Zusammenstellung der im Eisenbahnverkehr gebräuchlichen Ausdrücke. - Im Auftrage des - Verbandes Deutscher Eisenbahn-Esperantisten - bearbeitet von - Georg Habellok - 1. Auflage - Breslau 1923 - Selbstverlag."

Do: "Fervoja Terminaro Germana-Esperanta. Kolekto de esprimoj kutimaj en fervoja trafiko. Komisie de Germana Fervojista Esperanto-Asocio - prilaborita de Georg Habellok. 1-a eld. Breslaŭ' 1923 - Memeldono".

En la du unuaj linioj staras - skribita per alia mano - la nomo de la posedinto de la ekzemplero: "Hans Feilner, Eis. Obspkr [? mallongigo nelegebla, probable indiko de posteno, Eisenbahnoberinspektor (?), supera fervoja inspektoro], Siegelsdorf [nuntempe urboparto de Veitsbronn en Meza Frankonio, Bavario]".

Bela dokumento el la epoko de la vapor-lokomotivoj. Ĉu iu inter la legantoj posedas la raraĵon?

P.S.: Intertempe ekzistas multaj, multaj fervojaj terminaroj en Esperanto, jen nur eta ekzemplo apude. La plej granda estas la kd RailLexic 3.0, fervoja terminara datumbanko kun ĉ. 16.000 terminoj en 19 lingvoj, inter ili en Esperanto. RailLexic 3.0 estas eldonita de la Internacia Unio de Fervojoj (laŭ la franca mallongigo UIC). Bedaŭrinde ĝi ne ekzistas en interneto, sed estas akirebla nur kontraŭ pago (250 eŭroj). RailLexic probable estas la plej ampleksa terminaro, kiu ekzistas en Esperanto. Impresa sukceso de la fervojistoj el modesta komenco.