La plej simpla kaj ĝenerale fidinda helpilo por spuri tiajn vortojn kutime estas la verko "Ne-PIV-aj Vortoj - Listo de 6800 vortoj ne troviĝantaj en la PIV" de Ak. André Cherpillod (1988). Ĝi notas "anamnezo Bg BS EW HL MM OJ Pl TF". Post ioma alkutimiĝo al la sistemo de vortaraj mallongigoj ni do tuj vidas la plej aĝan fonton: EW = la Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana de Eugen Wüster, verkita inter 1918 kaj 1920, la unua kajero kun la litero A aperita en 1923 - "anamnez-o, med Vorgeschichte e[ine]r Krankheit, Anamnese".

Se vorto estas trovebla ĉe Wüster ni tre ofte, kvazaŭ regule povas ekspekti, ke ĝi ankaŭ troveblas en la japanaj vortaroj de Okamoto Joŝicugu (OJ, 1926-1963) kaj de Miyamoto Masao (MM, 1982) kaj en la korea de Hajpin Li (HL, 1983). Nur se ili ne aperas tie estas surprizo. Tiam ofte temas pri tre specifaj vortoj el la helena mitologio aŭ simile. Sed en nia kazo de "anamnezo" ja temas pri tre baza kaj ĝenerala vorto de la fako "medicino", lerninda de ĉiu studento en la unua semestro.

La alia branĉo ampleksas la siglojn BS, Bg kaj Pl. La vortaro Esperanto-germana de Butin kaj Sommer (BS) aperis en 1952. Ĝi estis grava fonto por la slavaj vortaroj sekvintaj dum la posta dekduo da jaroj, nome la Esperanto-pola de Michalski (Pl, 1959) kaj la Esperanto-bulgara de Sarafov (Bg, 1963). Estas notinde, ke nur BS registras la adjektivon "anamnez-a", dum Bg kaj Pl la substantivon kiel Wüster. Eblas do, ke ili rekte ĉerpis el Wüster. Teorie ankaŭ eblus, ke ili tute sendepende unu de la alia venis al la sama solvo kiel transskribi la helen-devenan internaciismon, similan en tiuj slavaj lingvoj (bulgare Анамнеза, pole Anamneza). Kompreneble ni nur escepte povas difini, kiu preciza fonto inspiris vortariston. Tamen ekzistas tiom da similaj okazoj krom "anamnezo", ke rekta rilato BS -> Pl, BG estas tre probabla.

La ofteco kaj reguleco de "vort-migrado" en tiu grupo de vortaroj el la 1950-aj kaj fruaj 1960-aj jaroj estas tiom forta, ke oni male tuj miras, ke mankas alia siglo, nome SK, kio signas ĉe Cherpillod la vortaron Esperanto-serbokroatan de Marinko Ĝivoje (1958). Rapida kontrolo malkovras: Kiel atendite ĝi ankaŭ troveblas ĉe Ĝivoje (anamneza) kun steleto indikanta, ke temas pri vorto ne registrita en Plena Vortaro (1930/1934). Ŝajne Ne-PIV-aj Vortoj pretervidis ĝin.

Restas nur TF, la Esperanto-hispana de Tudela-Flores de 1959 (anamnesis). Ĝiaj fontoj estas unuope listigitaj kaj precipe hispanaj kaj latinidaj (francaj, portugalaj, italaj) Esperanto-vortaroj. Ununura escepto estas "Vortaro Esperanto-Germana (Bund und Sommel)" (tiel!). Celita kompreneble estas "Butin kaj Sommer". Povas esti do pro BS, sed pli probable pro la Medicina Vortaro de Briquet (1932), kiu difinas ĝin sub n-ro 205: "detaloj pri antaŭirintaj momentoj de malsano ĉe individuo".

Trans la Ne-PIV-aj Vortoj de Cherpillod oni povas klopodi spuri la vorton en vortaro antaŭ Wüster 1923 (1918-1920). Per nur mallonga serĉo mi ne sukcesis, precipe ne ĉe la kuracisto Kabe 1910 nek ĉe la du teknikaj de Vérax, nek ĉe la du direktoj de Grosjean-Maupin (se ĝi estus tie, ni tre probable havus ĝin en PV kaj PIV) aŭ Christaller 1910. Pli sukcesa estas trovi ĝin en la grandaj modernaj, ekzemple en la Krause-vortaroj, ĉe Minnaja, en la Medicina Esperanta Terminaro de Josef Hradil (2008), la Esperanta-Hungara Medicina Vortaro de Imre Ferenczy (2009) ... kaj tie mi ĉesis daŭrigi la ludeton.

Restas mia miro, ke tiel disvastigita, multjardeka vorto, simpla adapto de internaciismo al la esperanta alfabeto ĝis nun ne eniris PIV-on. Ekzistas multaj pli fakaj kaj pli maloftaj vortoj en PIV kaj iun rektan kontraŭargumenton, kiu malpermesus registriĝon, mi ne vidas. Mi emas kredi, ke "anamnezo" iel simple estis forgesita - sed ĝojos, se vi povas klarigi al mi la veran kialon.

Dum mankas "anamnezo" en PIV ni havas tutan libron pri ĝi. Jen ĝi dekstre.