Hans Wingen, frato de Wilhelm Wingen, verkis la plej gravan postmilitan vortaron de la tipo germana-esperanta (Wörterbuch Deutsch - Esperanto. Limburg/Lahn: Limburger Vereinsdruckerei 1954, 176 p., senŝanĝa represo 1984), kiu post preskaŭ 40 jaroj de fidinda kaj fidela helpa akompano perdis sian pozicion al la vortaroj de Erich-Dieter Krause. Baldaŭ jam post apero de la baza verko la tiuepoka Germana Esperanto-Revuo havis rubrikon, kie Hans Wingen prezentis "vortojn de la nuntempo" kvazaŭ kiel suplemento al sia vortaro. Post kelkaj jaroj kaj diskutoj kun la legantoj de la revuo ili estis kunigitaj kaj publikigitaj en tiu broŝureto en formato de vokablo-kajero (55 p. ĉ. A6).
Estas kompreneble interesa vidi, kion oni en la 1950-aj jaroj taksis "aktuala vorto". Jen hazarda specimeno de litero N (estas pliaj vortoj, multajn mi ellasis):
nachhinken, Nachholbedarf *, Nachwuchsstar *, nachtblind, Nachtschwärmer, Nagellack, Nahaufnahme, Nationalelf, NATO, nebenamtlich *, Negerspirituals *, Negus, Nehrung ktp.
Jes, tio estas la postmilita mondo en Germanio de la 1950-aj jaroj! Tamen ĉiuj vortoj krom Negerspirituals, kiun oni ne plu uzas en la germana, estas ankoraŭ tute normalaj vortoj de la lingvaĵo en 2009. Per asterikso (*) mi signis la vortojn, kiujn oni ne trovas en la Granda Vortaro Germana-Esperanta de Krause (2007). Do, tiu broŝureto neniel estas eksmoda aŭ hodiaŭ ne plu bezonata. Vortaroj ne tiel rapide perdas aktualecon, kiel aliaj verkoj kaj kiel la ĝenerala publiko ofte pensas. Tradukistoj probable estos kontentaj, ke ili trovas tie ĉi ankoraŭ ian gvidon kaj proponojn.
Ke Vikipedio eĉ ne honoras per propra artikolo unu el la plej gravaj germanaj Esperanto-vortaristoj de la malnova FRG ĝis 1989 (alia estis ekzemple Max Butin), estas tipa kaj simptoma. En la fokuso de la intereso estas iuj movadaj funkciuloj (rigardu kiujn personojn UEA honoris lastatempe), en tre limigitaj cirkloj eble ankoraŭ tiu aŭ alia poeto, jam apenaŭ plu tradukistoj. Kaj vortaristoj? - pfff. Kaj tamen: Honoro al niaj silentaj herooj!