Dikaj la vortaroj estas, ĉar ili estas "grandaj laŭ la tria dimensio, kiu estas nek longo nek larĝo" - tiel - nekredeble, ĉu? - la difino de PIV. Por klarigi ĝin pli banale: ĉar ili havas multajn paĝojn.

En la germana - kaj ĉu eble ankaŭ en la nederlanda? - "dika amiko" krome ne nur estas iu amiko kun dika ventro, sed ankaŭ kora, intima, proksima, kara, daŭra, fidinda, vera amiko, kiu ne forlasas onin en ĉiuj ĝojoj kaj malĝojoj de la vivo. PIV ne registras tiun metaforan sencon kaj probable ĝi estas germanismo. Nu, Van Dale (ne konfuzu kun la karatea aktoro Van Damme, Van Dale estas pli da action) ankaŭ en tiu senco - se ĝi ekzistus en Esperanto - estas "dika amiko".

Kaj la "dika Krause"? Tre "dika amiko" ĝi ne estas, ĉar ĝi tro ofte lasas nin solaj, kiam ni bezonas ĝian helpon, konsilon kaj apogon. Eĉ pli: "la dika Krause" estas tre subtila, sed des pli perfida moko. Mi ne certas, ke eĉ nur ĉiuj germanoj, precipe junaj aŭ el la fora sudo, komprenas aludon, kromsencon kaj konotacion. Por ĝui ĝin (aŭ kondamni laŭ la vidpunkto), oni devas scii, ke "la dika Krause" estas (historia) stereotipo el la pruse norda Berlino. Estis tiuj dikaj virinoj, kiujn vi renkontis en la etvendejoj ĉe la strat-anguloj en la epoko antaŭ la supermerkatoj ĉe la urborando. Ili laŭdire estis ne nur "grandaj laŭ la tria dimensio", sed iom laŭtaj, vulgaraj, senedukitaj, ne tro ordemaj, scivolemaj, simplaj virinoj el la popolo klaĉema. Kaj kompatinda Akademiano Erich-Dieter Krause, la - sen iu ironio - plej grava vivanta Esperanto-vortaristo de mia landeto, malfeliĉe havas tiun tre disvastigitan familian nomon, kiu pro ties disvastigeco kaj ĉiutageco fariĝis modelo de tiu iama apogilo, kolono kaj bazo de l' prusa socio, la ĉiam prezenta, bonkora sed ne tro kaphela vendistino ĉe la strat-angulo.

Mi havas la grandan bonŝancon, ke en mia kvartalo estas ankoraŭ tia "dika Krause", de kiu la plenkreskuloj ekscias pri naskoj kaj divorcoj en la strato, pri la stulteco de la urba administrado kaj la erarojn, kiun Obama faras, kaj de kiu la infanoj ricevas supersukeritajn bonbonojn.

Mi havis la grandan bonŝancon - ĉar hodiaŭ precize je la 12.00 kiel ĉiun sabaton, mia "dika Krause" fermis la pordon por ĉiam. Kompreneble ŝi ne nomiĝas Krause, sed - tion mi nur eksciis post tiom da jaroj hodiaŭ - Czibulinski, ĉar - same kompreneble - kiel ĉiu vera berlinano ŝi devenas el Silezio. Dum 18 jaroj post la falo de la Muro ĝi sukcesis navigi sian vendejeton tra ĉiam pli altaj ondoj de ekonomia premo kaj konkurenco. Nun ŝi rezignis: "Vi scias, kara sinjoro, en mia aĝo kaj la administraj ĉikanoj de tiuj stultuloj en la magistrato. ..."

Adiaŭ kara sinjorino Krause-Czibulinski. Via komprenebla decido faras mian vivon pli malriĉa. Restas al mi nur tiu alia "dika Krause", la grizulo tuj dekstre de mia komputila klavaro - sed ĝi eĉ duone ne estas tiel viv-instrua kaj amuza kiel vi.