Milokula Kato's most appreciated articles

  • Ĉu ĉiu ĝuu egalecon?

    - 1 favorite
    Jen situacio: la lernejo okazigas ĉiusemajnajn trejnadojn de piedpilko. La gepatroj kompreneble pagas. Ĉiuj partoprenantoj bonorde ludas, unu pli bone, alia malpli bone. Venas la tago de la matĉo. Partoprenas nur la bonaj ludantoj. La malpli bonaj estis senigitaj de la ebleco eĉ malgajni. Temas pri la knaboj inter 7 kaj 10 jaroj. Mi ŝanceliĝas inter du opinioj. La unua estas: ebligi ĉion al ĉiu kaj senigi neniun de lia 10a aŭ eĉ 15a loko... La alia estas: ne, oni tamen forfiltru la malbo…

  • Esperanto-lernolibro verkita de Saĥarov

    - 1 favorite
    Saĥarov estis centprocenta esperantisto. Li verkis libron de rememoroj, en kiu menciis nenion krom Esperanto. Eĉ la gravaj ŝanĝoj okazintaj en la lando estas menciitaj preterece. Tamen la lernolibro estas mallonga, netediga, bela kaj eble utila. Elŝuteblas de la paĝo : slil.ru/28640379

  • Oni rikoltas tion, kion oni semis...

    - 1 favorite
    Mi subite rememoris ŝin. Dekkvin jaroj pasis ekde nia konatiĝo. Estis tre bonkora kaj sincera, kvankam iomete malmolmaniera virino. Ŝi nomiĝis Nataŝa kaj devenis de la antikva rusa urbo Samara. Ŝi revenis en mian memoron pro sia nekutima laboro. Ŝi estis kemiistino kaj esplore disvolvadis eksplodilojn. Ŝia tasko estis krei plej efikajn eksplodigilojn, t.e. tiajn kiuj pezus malmulte sed kapablus detrui plej eble multon. Kompreneble Nataŝa ne estis memdungitino, t.e. memstara entrepren…

  • Nova PIV... elŝuteblas

    - 1 favorite
    Jes, ankaŭ mi komence ne kredis, tamen... Do iu skanis la tuton... Aŭ eĉ rabakiris la porpresejan dosieron kaj jen dishavigas. Jes ja, la aŭtora rajto kaj tiel plu. Ĉu regata de anarkiistoj SAT procesos? Legu plu: bit.ly/9dj78g

  • Ĉu vi sciis?..

    - 1 favorite
    Ke ĉilea poeto Pablo Neruda ĉiam skribis per verda inko, ĉar verdo estis por li koloro de la espero. (Interparenteze: elstara poeto, tamen home malpli elstara, por ne diri plion). Ke Stalin provis lerni Esperanton en la malliberejo de Baku. Li provis ankaŭ la germanan, sed fiaskinte ekserĉis ion pli facilan, tamen ankaŭ Esperanton ne lernis. (la atesto de Trotzky, en liaj rememoroj).

  • KOMPARE KUN ARKOPAFADO...

    - 1 favorite
    Najbaro mia ekde nelonge okupiĝas pri arkopafado. Mi vidas lin forveturi kaj rehejmiĝi kun la arko kaj aliaj sufiĉe spacorabaj iloj. Foje li mendas ion per Interreto kaj foje, kiam li ne hejmas, la poŝtisto lasas ĉe ni liajn menditaĵojn. Laŭ la aspekto de la pakaĵoj klare videblas, ke la ilaro estas sufiĉe altkosta. Tia estas lia hobio. Mi ne scias en kiu klubo li membras, tamen konjektas ke ĝi enspezas per la membroj kiel mia najbaro, kiuj kotizas kaj eble pagas por aliaj kromservoj.…

  • LA NUNAĈO

    - 1 favorite
    Hieraŭ mi ricevis paperpoŝte sespaĝan leteron de mia amiko. Interalie li skribas, ke en la esperanta movado bedaŭrinde venkis la sesdekokistoj (li skribis: 68uloj). Mi citas: Ili sukcesis kion du mondmilitoj kaj du diktaturoj ne sukcesis: forigi en la ĝenerala societo la ideon ke io devus aŭ eĉ nur povus funkcii. Ili sukcesis ke ajna rilato inter problemo kaj solvo ŝajnas malnecesa, eĉ malutila. Problemojn oni tute ne plu pripensas - oni nur pribabilas, priklaĉas, kaj poste faras ion la…

  • profeto mi ne estas, tamen io jam antaŭvideblas...

    - 1 favorite
    Sub la tutan Mezorienton kuŝas bombo kiu atendas sian eksplodhoron. Tiu bombo nomiĝas kurdoj . 18 milionoj da ili en Turkujo. Kelkaj pluaj milionoj en Irano. Kaj en Irako. upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/e/ec/Kurdish_86.jpg La demando tamen staras: kies mismovo ekfunkciigos la bombon? Aŭ ĝuste kontraŭe: kies fingro plenkonscie premos la butonon?

  • Advokato murdita

    - 1 favorite
    Hakan Karadağ, turka advokato estis trovita hieraŭ senvive (senvivigite) en sia loĝejo. Lia lastatempe ekskluziva kazo estis esploro de la murdo de la ĵurnalisto Hrant Dink. Mi lasas al vi la malkovron, kiu estis ĉi-lasta. Dume Turkujo prezentas sin kiel defendanto de la homaj rajtoj eksterlande, en la lando mem oni regule murdas alipensulojn, kaj la polico montras tioman neagemon, ke tuj klaras, ke ĝi subtenas ja la murdojn. Cetere, la araboj (ĝuste tiuj nomantaj sin palestinanoj) i…

  • Nepiedpilkeme

    - 1 favorite
    Hieraŭ en la najbaraĵo oni aŭdadis suferajn ĝemojn de senespero. La hispanoj venkis. La germanoj malvenkis. Kvazaŭ la flugdirekto de la leda pilko—tiu ene malplena aĵo—estus tiom grava por la vivo de la du grandaj nacioj. La ĉefministrino ĉeestis. La filmiloj foje montradis ŝian (ankaŭ eksterpiedpilke kutime funebran) vizaĝesprimon. Mi preferus ŝian ĉeeston en iu fabrikego minacata de malfermo pro "nesufiĉa profitdono". Eble ankaŭ la hispana ĉefministro ĉeestis. Kaj sendube ĝojis pri…

  • Portugalujo

    - 1 favorite
    Mi ĵus revenis, kaj la impresoj interpuŝiĝas. Mi amis la landon kaj ĝian popolon. Mi klopodis lerni iomete de la bela portugala lingvo. Lege mi komprenas multegon, aŭde nur apenaŭan malmulton. Lisabono vere vizitindas. Tiomon da belaĵoj tra la tuta urbo oni trovas malofte. Ve, la urbo ne ĉie estas bone mastrumata. Multaj flegindaj kvartaloj staras duonruine kaj estas priloĝataj de la mizeruloj. Mi plublogos pri Portugalujo. Ĝis la relego!

  • La Ciganoj

    - 1 favorite
    Jam pluan monaton la problemo de la ciganoj tempestas en la okcidenta Eŭropo. Sakozy forpelis multon da, ankaŭ Germanujo ŝajne emus striktigi la loĝpermesojn. Kelkaj familioj estis senditaj reen al Kosovo. En Franclando oni parolis pri la ciganoj de Rumanujo. Ekde la unua januaro 2011 Rumanujo kaj kelkaj aliaj novaj membroj de EU havos samajn rajtojn koncerne liberan ekloĝon ie ajn. Do aŭguste oni forpelas tiujn, kiuj revenos januare por plenrajta ekloĝo samloke. Se estas tiel, la af…

  • AKVO de Rose Ausländer

    - 1 favorite
    "Senviva akvo kiu vivigas ĉion vivan" En vi ni naĝis antaŭ nia naskiĝo Vi pluvos sur nian polvon Elgermanigis MK

  • INSUL-TAGMEZO de Hilde Domin

    - 1 favorite
    Ni estas fremduloj de insul' al insulo. Tamen tagmeze, kiam la mar' ĝislite altiĝas kaj la pasinto kiel akvo subŝipa miajn kalkanojn alkuras kaj la mortaj markreskaĵoj iĝas oraj arboj surborde tiam ne plu nin eltenas la retoj de rememoroj ni elglitas eksteren kaj la fiksindikitaj fiŝistaj marpadoj kaj la mapoj de l'profundaĵoj ne plu validas por ni. Elge…

  • Sendanĝera Lingvo (aŭ tute nePIVe : Bulŝito)

    - 1 favorite
    Mi estas ĉi-momente leganta fotokopie reproduktitan paĝon el Schwäbischer Schulanzeiger (1936). Temas pri la malpermeso al la membroj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio membri en iu ajn planlingva unuiĝo aŭ asocio. Kaj tio estas ĝenerale prezentata kiel malpermeso de Esperanto mem fare de la nazioj. Iomete fortorde, ĉu ne? Mi proponas enrigardi jenan falteton de la afero: ekzistis ja certopo da esperantistoj, kiuj membris en la Partio, ĉar se ne, kial do la malpermeso?…

  • LA MELKADO (ĜIS KIAM?)

    - 1 favorite
    Nigel K. (la nomon mi ŝanĝis) heredis sumon de £ 3 756 187 post la morto de sia senida onklo, kiu estis fama arkitekto. Nigel K. laboras kiel teknikisto en farbindustria entrepreno kaj havas salajron de £ 2 140. Post la ricevo de la heredita sumo Nigel decidas forlasi sian laboron por ne plu enspiri la venenajn vaporaĵojn kaj fortiriĝas kamparen. Lia onklo pagis impostojn dumvive, do la sumo £ 3 756 187 estas postimposta. Heredinte la sumon Nigel K. denove pagas la imposton, kiu…

  • ECO NE TRE DANKOVEKA

    - 1 favorite
    Hieraŭ mi aŭdis ke Napoleono neniam insultis iun ajn. Ne-ni-am! Ne-ni-un! http://www.historyofwar.org/Pictures/napoleon.jpg Tamen la plejmulto de liaj samtempanoj malamegis lin. Eble la gehomoj bezonas esti insultataj?

  • LA VORTO 'ĈAR' KIEL PLEJKULPA ĈENERO

    - 1 favorite
    La esenco de la proesperanta varbado estas pli-malpli jena: Esperanto bezonas vin, ĉar vi bezonas ĝin. La dua malveraĵo (aŭ fantaziaĵo) estas dependa de la unua. Meze staras ĉar . Foje ŝajnas al mi, ke ĉi-fraze ĉar enhavas eĉ pli da malvero ol ambaŭ dubindaj asertoj, kiujn ĝi kunligas. Komparu la ĉi-supran frazon kun la diro de Vladimir Uljanov (pli vaste konata kiel Lenin) : La instruo de Marx estas ĉionpova, ĉar ĝi estas ĝusta. Ĉu ne senteblas la samo? P.S. M…

  • logikakonsekventaregulapliespimipovaol

    - 1 favorite
    Oni ofte legas: kune kun la amikoj, kune kun la familio... Kial mi ne skribu jene? : sene sen la amikoj, sene sen la familio... Kaj nun interparenteze: la kune kun estas tipa nacilingvaĵo: together with, ensemble avec, zusammen mit, հետ միասին, вместе с, יחד עם Tamen en Esperanto™ (kaj nur en ĝi) ambaŭ vortoj samradikas. Vivu la bona gusto kaj ioma lingvosento...

  • Mensokliniko

    - 1 favorite
    Ĉu vi scias, ke inteligentaj homoj en Usono ne loĝas? Kaj sekve, tiuj gehomoj, kiuj loĝas tie, ne estas inteligentaj? Nu, verdire, la aŭtoro de tiu maksimo uzis la -us modon: ne loĝus... Do mi prezentu lin: Michel Duc Goninaz, akademiano, tradukisto, vortaristo kaj ĉiaspeca meritoplenulo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Michel_Duc_Goninaz En la stulta gazeteto Kancerkliniko li priparolis la aferon de Strauss-Kahn, la aferon kiu dume kreviĝis. Tamen laŭ MDG Strauss-Kahn ne estis intelige…

48 articles in total