La dua poemo kiun mi volas prezenti estas Dylan Thomas, And death shall have no dominion (Jen morto havu ne dominion). Trovu la originalon tien: www.undermilkwood.net/poetry_dominion.html

Mi scias, ke ĝi estas morna, malĝoja, eĉ minaca kaj kruela... sed ial ajn ĝi tuŝas kordon de mi. Mi konfesas, eble min fascinas ĉar mi ne tute ĝin komprenas... Mi ankaŭ ne povas forviŝi asocion kun filmmuziko el "Solaris" de Cliff Martinez, unu el miaj plej ŝatataj komponistoj. Unu el ĝiaj titoloj estas la sama.

Pro fari ĝin plibonsona, mi provis utiligi "kreeman gramatikon", aĵo kio, laŭ mi lernis, ne ekzistas en iu ajn alia lingvo saman amplekson kiel en Esperanto. Ekz., "permesatu" (estu permesata), "karakterestroj" (angl. "heads of the characters"). Mi ne scias, ĉu ĝi sencoplenas? Kaj diable, kio estas "unukornulaj malvirtoj"??

 

%


Jen morto havu ne dominion.
Mortaj viroj nudaj ili unuiĝu
Kun la viro en la vento kaj la okcidenta luno;
Kiam siajn ostojn purpikotaj kaj puraj ostoj forirotaj,
Ili havu stelojn je kubuto kaj futo.
Kvankam freneziĝas ili saniĝu
Kvankam sinkas tra la maron ili realtiĝu;
Kvankam amantoj perditiĝas amo devu ne;
Jen morto havu ne dominion.

Jen morto havu ne dominion.
Sub la volvadoj de la maro
Kuŝantoj streĉite ne vane mortu;
Ĵetiĝadantoj sur rakoj kiam tendenoj cedas,
Katenitaj al rado, tamen ili ne rompiĝu;
Fido en siaj manoj disen ŝiru en du,
Kaj la unukornulaj malvirtoj ilin trairas;
Fendigitaj ĉiujn ekstremaĵojn ne disrompu;
Jen morto havu ne dominion.

Jen morto havu ne dominion.
Neplu mevoj kriu al iliojn orelojn
Nek ondoj frakasiĝu laŭte sur marbordoj;
Kie iĝis floro neplu floro permesatu
Levi sian kapon al la batoj de la pluvo;
Kvankam ili malsanaj kaj mortaj kiel najloj,
Karakterestroj martelu tra lekantetojn;
Subiru en la suno ĝis la suno subiras,
Jen morto havu ne dominion.