La germana titolo estas esperante "Esperanto-kompendio por la komercisto", kaj pluen ene, "Laŭ Pitman - Commercial Esperanto, de W.M. Page prilaborita por Germanoj", eldonita 1926, Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel GmbH Berlin/Dresden".
Mi tute senkaŭze kaj hazarde travidis librobretaron kun malnovaj aĵoj de mia patro (li jam ne vivas) kaj trovis ĉi tiun libreton. Mi tute ne sciis ke li okupiĝis pri Esperanto, ĉefe ne en la ekonomia fako ĉar li estis fizikisto. Probable ĝi estas de mia avo kiu estis librotenisto. Mi neniam konis lin ĉar li mortis jam en la jaro de mia naskiĝo. Estas ja interesa afero eltrovi ion pri onia familio kio tute ne konatis antaŭe.
Vido tra plantoj al la pejzaĝo. Bedaŭrinde la kontrasto estis tro granda por la kamerao enkapti detalojn de la fono. Mi faris pli bonajn bildojn kun reflekta kamerao antaŭ la diĝita erao.
Help & Contact|Club news|About ipernity|History|ipernity Club & Prices|Guide of good conduct Donate|Group guidelines|Privacy policy|Terms of use|Statutes|In memoria