Articles by Filip Van Snaeskerke

  • Juan López kaj John Ward

    - 2 years ago - 4 comments
    Diktis la destino, ke ili vivu en stranga epoko. La planedon oni estis dividinta en diversajn landojn, kaj ĉiu el ili havis siajn verojn, siajn karajn memorojn, probable heroan pasintecon, rajtojn, riproĉojn, apartan mitologion, eminentulojn el bronzo, datrevenojn, demagogojn kaj simbolojn. Tiu divido, kiun ŝatis la kartografoj, invitis al militoj. López estis naskiĝinta en la urbo ĉe la senmova rivero ; Ward, apud la urbo, tra kiu Patro Brown vojiradis. Li estis studinta la kastilian por le…

  • Everything and nothing

    - 30 Jan 2016 - 1 comment
    Neniun li havis en si ; malantaŭ lia vizaĝo (kiu, eĉ laŭ la malbonaj pentraĵoj de lia epoko, similas neniun alian) kaj malantaŭ liaj paroloj, kiuj estis abundaj, fantaziaj kaj malkvietaj, estis nur iom da malvarmo, iu sonĝo, kiun neniu sonĝis. En la komenco li kredis, ke ĉiuj homoj estas kiel li, sed la mirado de amiko, kun kiu li provis komenti tiun malplenecon, avertis lin pri lia eraro kaj definitive komprenigis al li, ke individuo ne devas malobei la normojn de la specio. Iam, li pensis, ke…

  • Inferno, I, 32

    - 29 Jan 2016 - 1 comment
    De naskiĝo de l’tago ĝis naskiĝo de l’nokto, leopardo, en la lastaj jaroj de la XIIa jarcento, vidadis kelkajn lignajn tabulojn, kelkajn vertikalajn ferajn stangojn, ĉiam novajn virojn kaj virinojn, muron kaj eble ŝtonan kanaleton kun sekaj arbofolioj. Ĝi ne sciis, ĝi ne povis scii, ke ĝi sopiras je amoro kaj krueleco, je la brulanta plezuro disŝiri la karnojn kaj je la vento portanta la odoron de la predoj. Tamen io interne igis ĝin sufoki, ribeli, kaj Dio parolis al ĝi dum sonĝo : « Vi vivas k…