De naskiĝo de l’tago ĝis naskiĝo de l’nokto, leopardo, en la lastaj jaroj de la XIIa jarcento, vidadis kelkajn lignajn tabulojn, kelkajn vertikalajn ferajn stangojn, ĉiam novajn virojn kaj virinojn, muron kaj eble ŝtonan kanaleton kun sekaj arbofolioj. Ĝi ne sciis, ĝi ne povis scii, ke ĝi sopiras je amoro kaj krueleco, je la brulanta plezuro disŝiri la karnojn kaj je la vento portanta la odoron de la predoj. Tamen io interne igis ĝin sufoki, ribeli, kaj Dio parolis al ĝi dum sonĝo : « Vi vivas kaj vi mortos en tiu malliberejo, por ke iu viro, kiun mi scias, rigardu vin difinitan nombron da fojoj kaj ne forgesu vin, kaj metu vian figuron kaj simbolon en poemo, kiu havas precizan lokon en la strukturo de l’universo. Vi suferas pro la kaptiteco, sed vi estos doninta unu vorton al la poemo. » Dio, en la sonĝo, briligis lumon en la bruteco de la besto, kiu komprenis la motivojn kaj akceptis sian destinon ; sed kiam ĝi vekiĝis, en ĝi tamen restis nur ombroplena rezignacio, kuraĝa nescio, ĉar la maŝino de l’mondo estas multe tro kompleksa por la simpleco de sovaĝa besto.
Jarojn poste, Danto estis mortanta en Raveno, sen pravigo, en soleco, kiel iu ajn alia homo. En sonĝo, Dio deklaris al li la sekretan celon de lia vivo kaj de lia laboro ; Danto, mirigita, fine sciis, kiu kaj kio li estas, kaj li benis la amarecon de siaj elprovoj. La tradicio rakontas, ke, vekiĝinte, li sentis, ke li ricevis kaj perdis senfinan valoraĵon, ion, kion li neniam plu povos retrovi nek eĉ ekvideti, ĉar la maŝino de l’mondo estas multe tro kompleksa por la simpleco de homoj.
Jorge Luis Borges