Articles by Laszlo Istvan TOTH
Archives
-
Ne uzu la prefikson "re" anstataŭ "retro"!
- 26 Jun 2008 - 2 commentsSendube, en multaj etnolingvoj la prefikso "re-" montras ankaŭ inversan direkton por ago, movo. Tial, influite de etnolingvaj uzkutimoj, iuj eminentuloj atribuis al la prefikso "re" ankaŭ la signifon de tiu "retro", simile, kiel ili atribuis por la rolvorteto "kun" ankaŭ la signifon de tiu "per". Tiu nedezirata etnolingva influo estis tiom forte karakteriza, ke la erara uzo de "re" jam aperis eĉ en vortaroj: (iri) tien-reen – tio fakte signifas iri tien, kaj poste iri denove tien! Korekte:…
-
Pri la rolvorteto "ĉe"
- 26 Jun 2008 - 3 commentsMarĝene de iu antaŭnelonga diskuto pri la rolvorteto "ĉe" sur iu dissendo listo, mi eluzas okazon disvolvi kelkajn pensojn. La signifo de la rolvorteto "ĉe" estas transprenita elde pluraj etnaj lingvoj, en kiuj la koresponda rolvorteto/afikso plenumas pli-malpli samajn funkciojn. Ĝi helpe de kunteksto plej ofte montras tuj-proksimecon: "La statueto staras ĉe la muro." kontraste al: "La statueto staras apud la muro." Sed helpe de kunteksto ĝi povas montri ankaŭ certan lokon ne nepre…
-
Komuna respondeco pri la nesufiĉa disvastiĝo de Esperanto
- 26 Jun 2008 - 1 commentLingvolernadon eblas klasifiki laŭ kvar gravaj kategorioj, rilate al cirkonstancoj, kiel oni alproprigas lingvojn: 1.) Subkonscie – familia(j)n lingvo(j)n; ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj) 2.) Malvolonte, sen konscia necesbezono – ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj); lerneje postulata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n. 3.) Volonte, konscie – ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj); lerneje postulata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n; momente(?) la anglan ling…
-
Kiel traduki patrinlingvan tekston al fremda lingvo?
- 26 Jun 2008 - 1 commentLa malsupra instruo validas ne nur por tradukado al Esperanto, sed ankaŭ al ajna etnolingvo. Dum la ĉiutaga patrinlingva parolado oni eĉ ne rimarkas tion, kiom abunde uzas idiomaĵojn, do esprimojn, kiuj estas neraciaj laŭ laŭvorta kompreno. Tamen, oni tiom multe alkutimiĝis je ili, ke por lingvouzanto ilia signifo ŝajnas esti tute natura, memkomprenebla ankaŭ por alilingvanoj. Kvankam en ĉiu etnolingvo ekzistas racia maniero esprimi ion ajn, tamen, eble pro la instigateco "varii" la prop…
-
Dubsenca frazo pro troa libereco en vortordo
- 12 Jun 2008 - 2 comments"Ĉeestis en ĉambro granda viro." - ĉu la ĉambro aŭ la viro estis granda? Jen, kial indas respekti la vortordon: adjektivo(j) – substantivo!
-
Kial ne pretigi regule kopion pri via fiksa daten-stokilo?
- 11 Jun 2008 - 1 commentPor eviti malagrablajn "surprizojn", kiujn povas okazigi virusoj, spion-programoj, informadikaj fi-penetruloj, subita difektiĝo de daten-stokilo, ktp. indas de tempo al tempo (monate, dumonate) fari perfektan kopion pri la fiksa daten-stokilo ("durdisko"). La plej sekura kaj cetere senkosta metodo estas kopii stokilon per linuksa operaciumo. Por tio vi ne devas esti eksperto pri linukso! Sufiĉas prepari iun diskon KD au DVD pri ajna linukso. Tian ISO dosieron vi povas elŝuti desur interreto…
-
Klarigo pri kiel tajpi Esperantajn diakritajn karaktrojn ene de la linukso Ubuntu
- 11 Jun 2008La linukso Ubuntu en 2006 ricevis la premion de "La plej uzant-amika linuks-operaciumo" (facile, agrable uzebla). Ĝi komencis pli kaj pli rapide disvastiĝi, precipe post la malsukcesa mikrosofta Vista, kaj pro la perfort-altrudema sinteno de la kompaniego [Microsoft]. Estas konate, ke la mikrosofta, la plej granda operacium-kreanta kompanio komplicigis la plimulton de teko-komputil-fabrikantoj, por *ne liveri* hardvarajn instal-dosierojn pri la operaciumo XP, por, ke uzantoj ne plu povu uzi la o…
-
La kompleksa konjugacio: kiukaze, kaj kiel uzi ĝin?
- 05 Jun 2008 - 1 commentEne de Esperantistaro la uzo de la kompleksa konjugacio estas ofte tiom malbone komprenita, regata, ke eĉ elformiĝis eraraj tendencoj: la t.n. "itista" kaj "atista". Iuj aludas al "aspektismo" por trovi pretekston je tiu erara uzmaniero. Aliuloj kredas, ke uzi kompleksan konjugacion estas pli "elite" (eĉ se nenio argumentas favore al ĝia uzo!), ol uzi la simplan konjugacion. Kompleksa konjugacio *ĉiam* rilatas al iu tempopunkto, rialte al kiu, la koncerna evento okazas: antaŭe, ĝuste…
-
Efikoj de la formativoj "ad" kaj "ek" al unufazaj kaj daŭraj verboj
- 28 May 2008 - 1 commentDepende de la signifo de verboj, la formativoj "ad" kaj "ek" ŝanĝas iom iliajn komprenojn. La t.n. "unufazaj" (mallongdaŭraj) verboj esprimas agon kies daŭro estas mallonga, fakte ne karakteriza: "frapi", "bati", "halti", "piki", "pinĉi", ktp. La t.n. "daŭraj" verboj esprimas agon, kiu kutime daŭras pli longe: "lerni", "labori", "promeni", ktp. Pri la formativo "ad": Kaze de unufazaj verboj, la formativo "ad" ŝanĝas la komprenon de la verbo al ago kiu okazas sinsekve: frapadi = r…
-
Mallonga instruo pri kiel uzi "preter" kaj "apud"
- 25 May 2008"Apud" signifas lokon "proksime al" io, iu. "Preter" signifas itineron (moviĝon) "proksime al" io, iu. 1.) "Kato sidas apud mia domo."; "Kato sidas apud mi." 2.) "Kato kuras preter mia domo."; "Kato kuras preter mi."
-
Instruo pri kiel uzi identigan priskribon
- 24 May 2008 - 4 commentsIdentiga priskribo identigas substantivon helpe de alia substantivo: a.) "La lingvo Esperanto rolas kiel pontlingvo." – la substantivo "lingvo" identigas la substantivon "Esperanto". (klariĝas, ke tiu "Esperanto" estas lingvo, ĉar ĝi povus esti ankaŭ movado). Alie formulite: "Esperanto, kiu estas lingvo, rolas kiel pontlingvo." b.) "La Esperanto lingvo rolas kiel pontlingvo." – la substantivo "Esperanto" identigas la substantivon "lingvo". (klariĝas, ke tiu "lingvo" estas Esper…
-
Kiukaze uzi adjektivon, kaj kiukaze adverbon?
- 28 Apr 2008Decidi inter uzi adjektivon, kaj uzi adverbon ne estas tiom komplike. Adjektivo precizigas substantivon, pronomon, nomon. Adverbo priskribas verbon. ”Estas interesE, ke li aperis en la kunsido.” – ”interesE” priskribas al la verbon ”esti”, kaj kune kun ĝi la tutan sekvan frazon. La supran modelfarzon eblas kompili ankaŭ jene: ”Tio estas interesA afero/evento, kel li aperis en la kunsido.” – ”tio” helpas priskribi la sekvan tutan frazon. Same: ”Li aperis en kunsido. Tio estas…
-
Dubsencaj frazoj, dilemo inter ”kun” kaj ”per” ĉe iuj lingvouzantoj
- 22 Apr 2008 - 1 commentSe oni kompilas malzorgeme, pigre frazojn, tio preskaŭ ĉiam kaŭzas dilemon, penadon ĉe legantoj. Tio validas despli, se temas pri libervortorda lingvo, kia estas ekz. Esperanto. Jen klasika modelfrazo pri tiu malzorgema stio: ”Johano pentris la modelon starante. ” a.) ĉu la modelo staris dume estis pentrata? b.) ĉu Johano staris dume pentris la modelon? c.) ĉu sur kanvaso aperis la figuro en staranta pozicio? Eblas trovi centojn da mesaĝoj sur diversaj diskutlistoj, pri d…
-
Kiakaze uzi la direkto-montrilon "al", kaj kiakaze akuzativon?
- 15 Mar 2008 - 1 commentHelpe de la malsupraj frazoj evidentiĝas, ke la prepozicio "al" kaj akuzativo ne ĉiam estas interŝanĝeblaj. Por trovi la ĝustan solvon, estas necese ekuzi menson. Alia solvo estas finekzerci la korektajn uzojn, ĝis kiam tio iĝas esti rutina. ”Maria telefonis al Petro.” sed ne ”Maria telefonis Petron.” ”Petro vokis Marian.” sed ne ”Petro vokis al Maria.” (eventuale: ”Petro sendis vokon al Maria.”) ”Maria mesaĝis al Petro.”, sed ne ”Maria mesaĝis Petron.” ”Ĵurnalo informas nin.” se…
-
Gardi la regulecon kaj logikecon de Esperanto devas esti onia unuaranga devo antaŭ ĉio
- 13 Mar 2008 - 3 commentsEn praktiko la plej grava argumento/motivacio ellerni Esperanton rilatas al la regula kaj logika funkciado de la lingvo. Interna ideo kaj neŭtraleco ja estas belaj aferoj, sed ne ili elvokas lernemon por la plimulto de la potencialaj ontaj lingvouzantoj. Male, la plimulto el tiuj, kiuj tro insistas pri la movada flanko, malzorgas la lingvoscipovon mem. Sen bonaj lingvouzantoj ajna lingvo retro-evoluas, malriĉiĝas, kaj fine restas forlasite. Entuziasmo ne sufiĉas por vivigi Esperanton.…
-
Propono pri lingvouz-maniero
- 28 Feb 2008 - 3 commentsAnalizante la esprimklarecon ĉe lingvouzantoj, mi konstatis tion, ke ĉefe tiuj uzas nebule (fakte nekorekte) la lingvon Eo, kiuj praktikis ĝin intense kun sam-patrinlingvanoj, au kun parolantoj, kiuj ne regas ceterajn fremdajn lingvojn, krom Eo. Mia analizo traktas hugarlingvanojn, sed verŝajne tiu fenomeno sperteblas ankaŭ ĉe aliaj etnolingvanoj, kiuj praktikas iun fremdan lingvon ene de sam-patrinlingva medio. Sekve, mia analizo celas tiujn hungarojn, kiuj ofte ne regas ceterajn fr…
-
Kial diri "patrinlingvo", anstataŭ "gepatra lingvo"?
- 28 Feb 2008 - 5 commentsEstas konate, ke beboj en plimulto ellernas la unuan lingvon de siaj patrinoj. Nu, tiu unua lingvo estas la patrinlingvo de bebo! Nur en ege raraj kazoj okazas tio, ke beboj ellernas la unuan lingvon disde vartistinoj, patroj, diversaj parencoj, ktp. En la plimulto de kazoj, patroj okupiĝas pri beboj nur post la unuaj jaroj. Sed post la ellerno de la patrina lingvo, infanoj havas eblon ellerni akaŭ aliajn lingvojn, ne nur tiun de patro. Ni imagu familion de enmigrintoj, kiuj parolas dulin…
-
Uzi la difinan artikolon ne nur kiel simplan ornamaĵon au plibonigilon de sonado
- 28 Feb 2008 - 2 commentsKrei lingvon estas malfacila tasko, despli, se iu entreprenas tion sole. Ne mirinde, ke Zamenhof sen kunlaborantoj ne sukcesis tute finverki Esperanton. Restis en Eo "blankaj makuloj", kaj ni heredis la taskon klarigi/finlabori ilin. Sed oni povus demandi: kiel daurigi ies verkaĵon respektante ĝian gvidlinion? La solvo kaze de Esperanto estas evidenta: sekvi la plej gravajn direktivojn por ĝi. Unu el ili estas la logika maniero kompili la lingvon. Eble pro la influo de sia propra…
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of Laszlo Istvan TOTH
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter