Articles by Laszlo Istvan TOTH
Archives
-
Ĉu daǔre insisti kontraǔstari al naturaj fortegoj, aǔ ŝanĝi vivspacon?
- 14 Mar 2011 - 2 commentsEkzistas en nia mondo kelkaj elstare danĝaraj zonoj, kie la naturaj katastrofoj re- kaj refoje ekstermas amase homvivojn. Mi mencios nur kelkajn el ili, por havi imagon pri ĉi tiu temo: San Francisco situita super terkrusta romplinio; parto el Japanlando situita super terkrusta romplinio; parto el Nederlando situita je malleviĝanta tersurfaco, ktp. Se kompari la surfacojn de tiuj loĝataj, danĝeraj zonoj, al iuj vastaj nedanĝeraj zonoj, kiuj estas apenaǔ loĝataj, eblas konkludi, ke estas…
-
Aǔskultu muzikon dum naĝado!
- 15 Dec 2010 - 1 commentNaĝu aǔskultante muzikon! Se vi ŝatas naĝi, vi povas pliigi tiun ĝuon aǔskultante preferatajn muzikpecojn. Por realigi tion, vi bezonas akvorezistan muzikaparaton. En vendejoj vi ne trovos tian, sed vi povas memfabriki ĝin. Jen la necesaj konstisteroj: - sonludilo (kutime mp3_ludilo) - orel-aǔdigilo, kiu havas komunan tenilon por ambaǔ laǔtparoliloj (laǔeble tia, kiu havas malgrandajn laǔtparolilojn) - malgranda, bonkvalita, plasta skatolo kun polurglata rando (por fe…
-
Tridimensia fotado
- 11 Dec 2010 - 1 commentFotu tridimensie! Evoluintaj vivuloj perceptas spacon danke al siaj du lumo-perceptaj organoj (okuloj), kiuj situas je konvena distanco unu disde alia (kaze de homo, tiu distanco estas ĉ. 6.5 cm), por povi formi triangulon kun la observata objekto. Helpe de tiu triangulo cerbo kapablas sentigi, taksi la distanton ĝis la objekto. Tiu kapablo taksi distancon dependas de du faktoroj: a.) de okuldistanco, kio kaze de homo estas ĉ. 6.5 cm b.) de distanco disde okuloj ĝis…
-
Metiejo por prilingva kunlaborado
- 27 Mar 2010 - 9 commentsLa celo de ĉi tiu iniciato ne estas verki iun pluan planlingvon, ĉar jam ekzistas pli, ol sufiĉaj, sed verki profesiajn regulojn por Esperanto. Memkompreneble, post kiam estiĝos la racie postulataj, unusencaj, klaraj lingvoreguloj, Fundamento kaj la tradukoj de Zamenhof, respektive la ĝisnuna literaturo jam ne plu restos tute validaj. Tial la regulota planlingvo jam ne plu povos porti la nomon de Esperanto, sed de ia idiomo. Pri ĝia nomo eblas decidi eĉ pli poste, ĉar ne la prinomo gravas…
-
Furiozejo por malamikoj de E-idiomo
- 25 Mar 2010 - 4 commentsTiuj, kiuj kontraŭas la projekton de E-idiomo, estas invitataj elverŝi siajn kontraŭopiniojn, kolerojn, koleregojn, furiozajn paroksismojn alen ĉi tiu, necenzurata blogo.
-
Problemoj, kiuj malhelpas la ĝustan lingvoalproprigon kaj lingvouzadon
- 04 Mar 2010 - 1 commentMi ricevis observon, ke mi traktas tro ĝenerale la problemojn pri la gramatiko de Esperanto. Do mi nun fokusos miajn kritikojn al tute konkretaj aferoj. Mi asertas enkonduke, ke ankaŭ mi preferas la lingvolernadon precipe helpe de modelfrazoj, al lingvolernado precipe helpe de teorio. Sekve, mi apogas la difinmetodon precipe per modelfrazoj, kiun metodon preferis ankaŭ Zamenhof. Tia metodo estas efika, sed nur kondiĉe, ke ĝi estu profesie prilaborita. Kvankam la difina artikolo eble ne e…
-
Trukoj en modernaj socioj
- 28 Feb 2010Eble vi jam konas tiujn jam ”tradiciajn” prezentadojn de varoj, kie iuj pagitaj personoj (figurantoj) afiŝante kontentigan mienon, dum prezentado ĉiam denove aĉetas similajn varojn, kiujn ili laudas tre konvinke. Ĉu vi povas imagi, kiajn aliajn trukojn aplikas iuj trompistoj por influi amasojn? Ekzemple en Budapeŝto, posedantoj de dancejoj pagas belajn junulinojn nur por ĉeesti en dancejo, danci, foje eliri kaj eniri tra enirpordo (por ŝajnigi, ke tie sperteblas vigla aktivado), ka…
-
Perkomputila tradukado
- 23 Feb 2010 - 5 commentsLa unuiĝo de eŭropaj landoj kreis bezonon pri ampleksa traduk-agado. Laŭ la konstitucio de EU ĉiuj ŝtatoj ĝuas egalecon pri lingvouzado ene de Eŭropa Unio. Tamen en praktiko tiu egaleco ne povas plene realiĝi pro la gravaj barieroj levitaj fare de la tro granda nombro de ŝtatlingvoj. Armado de tradukistoj klopodas en Bruselo traduki dokumentojn al ĉiu ŝtata lingvo. Aperas grava malfruiĝo disde la kreiĝo de dokumentoj, ĝis kiam la dokumentoj aperas ankaŭ ŝtatlingve. La oportunan solvon po…
-
La nafta socio
- 06 Mar 2009Ĉu vi meditis iam ajn pri la vera bazmaterialo surbaze de kiu estiĝas la plimulto de nia industriaj produktaĵoj, kiujn ni uzas ĉiutage: plastaj aĵoj, kemikaĵoj, farboj, sintezitaj gluaĵoj, medikamentoj, vestaĵoj, diversaj aparatoj, veturiloj, ktp? Ĉu vi iam ajn meditis pri la origino de tiu energio, helpe de kiu fabrikoj, uzinoj produktadas, veturiloj moviĝas (ĉu aŭtoj, ĉu trajnoj, ĉu ŝipoj, ĉu aviadiloj, ĉu raketoj, ktp)? Se ne, provu imagi nian mondon, en kiu jam elĉerpiĝis karbo, nafto kaj…
-
Ĉu povas esti sendependa tia gazeto, kies ĵurnalisto kasiĝas malantaŭ la titolo "redakcio"?
- 11 Dec 2008Antaŭ kelkaj jaroj, kiam la portalo Ĝangalo ankoraŭ furoris, mi faris kritikan rimarkon pri la reta gazeto Libera Folio, ĉar en ĝi ties ĵurnalisto Kalle Kniivilä evitis surpreni la respondecon pri siaj artikoloj. Li subskribis ilin per "redakcio". Dum certa tempo li konsideris miajn admonojn, sed de tiam pasis jaroj, kaj nun li denove kaŝiĝas malbrave malantaŭ la titolo "redakcio". Nun mi alvokas lin: Kara Kalle, estu kuraĝa kaj brava, kiel devas esti viroj, kaj ja almetu kuraĝe vian nomon…
-
Kiom da eŭropanoj povas efektive uzi Esperanton?
- 10 Dec 2008 - 12 commentsFoje aperas kampanjoj por popularigi Esperanton, kaj ĉe la fino oni faras trompajn statistikojn. Nu, bone, reklamoj estas preskaŭ ĉiam mensogoj, tion ni scias, sed almenaŭ tiuj, kiuj faras reklamon estas konsciaj pri la trompa valoro de tiu rezulto. Sed ŝajnas, ke Esperantistoj eĉ kredas tion, kion ili reklamas. Imagu la sekvan kampanjon: Iuj Esperantistoj kreas interretan anglalingvan enketilon por kolekti opiniojn pri kiu lingvo iĝu estonte monda pontlingvo. La kreintoj de tiu enketilo rap…
-
Financa krizo kun aldonaĵo + plua versio
- 07 Dec 2008Se iu ajn havas malfacilaĵojn kompreni la aktualan mondan financan krizon, tiukaze helpos la sekva fabelo: 1. Iam estinte, en iu barata vilaĝo, iu ŝakristo anoncis la vilaĝanojn, ke intencas aĉeti simiojn pagonte po 10$ por ĉiu simio. 2. La vilaĝanoj sciis, ke vivas multaj simioj en ĉirkaŭaĵo, do iris alen arbaro por kapti ilin. 3. La ŝakristo aĉetis milojn da simioj, kaj pagis po 10$ por ĉiu simio. Kiam la simioj en arbaro komencis elĉerpiĝi, la vilaĝanoj ĉesis kaptadi ilin. Tiam la ŝa…
-
Ĉu Esperanto estas aŭ ne estas fonetika lingvo?
- 19 Nov 2008 - 5 commentsPor klarigi tion, necesas unue interkonsenti pri kion oni povas nomi "fonetika lingvo". Fonetika lingvo estas tiu lingvo, en kiu oni *devas* prononci literojn tiel, kiel ili estas skribitaj. Lingvoj en kiuj oni *devas* prononci literojn aŭ nur iujn literojn alie, ol kiel ili estas skribitaj, ne estas fonetikaj aŭ tute fonetikaj. Certe vi rimarkis mian elstarigitan vorton "devas". Ne senkiale, ĉar ĉio dependas de *reguloj*. Tiu fakto, ke ekz. iu germano ne povas prononci korekte la liter…
-
Profesia planlingvo por Eŭropo
- 19 Nov 2008 - 16 commentsProfesia planlingvo por Eŭropo Eŭropo Unio bezonas komunan lingvon, sed tiu lingvo devas esti multflanke taŭga por la nunaj pretendoj de la membroŝtatoj. Ekzistas tre multaj planlingvo-projektoj, iuj pli disvastiĝintaj, aliaj malpli. La grado de disvastiĝeco dependas ne nur de la kvalito de la koncerna planlingvo (facileco en prononco, en skribo, en ellerno, kaj kontentiga esprimkapablo), sed ankaŭ de ĝia apogiteco. En la kazo ke EU decidos enkonduki por komuna uzo iun planlingvon (kiel i…
-
Kiel uzi la vorton au la vortoparon "nek"?
- 28 Oct 2008Iuj tiel opinias, ke la vorton "nek" eblas uzi nur kombinite: "Nek Maria, nek Petro ĉeestis." En tia formo la vortoparoj "nek" esprimas la samon, kiel la neitaj vortoparoj "kaj": "Kaj Maria, kaj Petro ne ĉeestis." == "Nek Maria, nek Petro ĉeestis." La vorto "nek" havas klaran, racian komprenon ankaŭ sole, anstataŭante sukcese la neitan "ankaŭ": "Ankaŭ mi ne ĉeestis." == "Nek mi ĉeestis." Sed evitu la fuŝan vicordon! Por la supra kompreno neniam diru: ["Mi ankaŭ ne ĉeestis."] au ["Ne…
-
Laŭ iuj, Esperanto regresas en disvastiĝo pro manko de diskonigo (reklamo)
- 21 Sep 2008 - 12 commentsLaŭ miaj esploroj pri Esperantistaj opinioj, mi povis konkludi, ke ĝuste tiu plimulto el movadanoj atribuas la regreson al nesufiĉa diskonigo, kiu plimulto pigras ellerni la lingvon, dume fervore proponas ĝin al ĉiuj… La situacio similas al tiuj malbone lernantaj gelernantoj, kiuj argumentas siajn lernejajn fiaskojn per malfavorigo fare de instruistoj. Nun mi invitas vin fari iometan kalkuladon pri la vera grado de koniteco pri Esperanto en Hungario: En Hungario ĉiujare faras ekzamenon pri…
-
Pri la uzo de la refleksiva pronomo "si"
- 26 Jun 2008 - 5 commentsKiam la alparolata persono identas al la alparolanta persono, kaze de la unua- kaj duapersona pronomoj, ne ekzistas danĝero miskompreni la frazan mesaĝon: "Mi pretigis min por vojaĝo." "Vi pretigis vin por vojaĝo." Sed kaze de la tria persono jam povas okazi miskompreno: "Petro pretigis lin por vojaĝo." - ne scii, ĉu tiu "li" estas iu konato/amiko de Petro, aŭ estas li mem, Petro. En multaj lingvoj oni devas diveni el kunteksto, ĉu temas pri la sama persono, aŭ ne. En Espera…
-
Rimarkoj pri la verbo ”esti”
- 26 Jun 2008 - 5 commentsLa verbo ”esti” en multaj lingvoj havas plurajn diversajn rolojn: - ĝi povas signifi ”konformiĝon al”: ”Tero estas astro.” – rimarko: kvankam la tradiciaj gramatikoj fanfaronas pri libera vortordo, tamen evidentiiĝas en ĉi tiu modelfrazo, ke tio ne povas esti ĝenerale sekvebla gvidlinio por E-o. Oni ja ne povas diri, ke ”Astro estas Tero.” -ĝi povas prezenti staton: ”Estas tempo ekiri.” - ĝi povas verbigi adjektivojn. Sed ne ĉiam! ”Floroj estas belaj.” == ”Floroj belas…
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of Laszlo Istvan TOTH
- ipernity © 2007-2026
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
X